Silaĵo
El Vikipedio
Silaĵo aŭ insilaĵo estas la nomo de fermentitaj furaĝoj, pretigitaj el verdaj, dispecigitaj furaĝplantoj. La plej ofta silaĵplanto estas la maizo. Se oni faras ĝin el legumenacoj aŭ herbacoj, oni devas aldoni helpmaterialojn por la ĝusta fermentado. La plej ofta aldonita materialo estas la grenofuraĝo (ofte muelita) en propocio de 10 %.
La optimuma kondiĉo por la silaĵ-pretigo estas, se la furaĝplantoj enhavas minimume 22-23 % da sekmaterialo. (Se necesas, oni velkigas la palntojn aŭ aldonas sukoriĉajn plantojn (ekz. sukerkano))
Enhavo |
[redaktu] Fermentado (Ensiligo)
La ensiligo de la furaĝplantoj okazas per natura fermentado aŭ helpe de acidoj (nenatura acidigo) por konservi ilin.
[redaktu] natura fermentado
Dum la fermentado – inter senaeraj kondiĉoj – la necesaj acidoj estiĝas helpe al la laktoacid-produktaj bakterioj. La kvalito de la silaĵo dependas de la rapida atingo de la necesa pH kaj de la anaerobiaj cirkonstancoj.
Ĉefaj fazoj de la fermentado:
- aŭtooksida periodo, varmiĝo ĝis maks. 2-4 tagoj
- ekfermento, estiĝo de laktoacido 1-3 tagoj
- ĉefa periodo de la fermentado, daŭras 1-2 semajnojn
- malpliiĝo de la fermentado
[redaktu] nenetura acidigo
Oni reguligas la pH per aldonita acido (ĉefe por ensiligo de grajnoj).
[redaktu] kondiĉoj por fari bonkvalitan silaĵon
- La furaĝoplanto necesas esti riĉa je karbonhidratoj. Manko de tio, oni devas aldoni riĉajn je karbonhidrato aŭ surŝpruci per melaso.
- Oni devas velkigi aŭ akvoŝprucigi la plantojn por atingi la necesan akvoentenon.
- Anaerobiaj cirkonstancoj helpas la plimultiĝon de la laktoacidaj bakterioj. Por tio necesas kompaktigi la ensilitajn plantojn kaj rapide fermi (72 horoj) la silon.
Ĉe malbonkvalita silaĵo okazas troa estiĝo de buteracido, putriĝo ktp.
[redaktu] Kvalifiko de la silaĵo:
La kvalito de la silaĵo dependas de la kondiĉoj de la ensiligo (insilado) kaj de aliaj cirkonstancoj. Oni povas kontroli la kvaliton per diversaj metodoj, sed por la objektiva ekzameno necesas ankaŭ senta kaj laboratoria ekzameno.
La bonkvalita silaĵo havas koloron kiel la baza furgaxplanto (oliv-verda okaze de legumenacoj, herbacoj; flav-verda xce maizo), havas aromatan, agrablan odoron (oni ne povas flarti la odoron de laktoacido), havas nedifekatn foli- kaj tigopartojn.
En la bonkvalita silaĵo, el la fermentaj acidoj
- laktoacido devas esti min. 60%
- vinagra acido sub 30 %
- kaj buteracido sub 30 %.
La pH de la bona silaĵo estas 4,3-4,8.
[redaktu] silo
La plej konvena loko por silaĵo estas la turosilo, kie la kontakto kun aero estas minimuma. La (triflanke) apogmuraj siloj estis malpli konvenaj, sed pli malmultekostaj.