Simone Signoret
El Vikipedio
Kino > Aktoroj > Simone SIGNORET
Simone SIGNORET, aŭ realnome: Simone Henriette Charlotte KAMINKER (naskiĝis la 25-an de marto, 1921, mortis la 30-an de septembro, 1985) estis franca aktorino.
Simone Signoret naskiĝis en Wiesbaden, Germanio. En siaj fruaj filmoj ŝi ĉefe brilis en la rolo de bela tentulino; poste ŝi ŝanĝis al karakteraj roloj kaj ankaŭ per tio konvinkis la publikon. Ŝi ankaŭ engaĝiĝis en la politiko: Kune kun sia edzo, la aktoro Yves Montand, ŝi dum pluraj jaroj subtenis la Komunisman Partion de Francio.
Ŝi mortis en Autheuil-Athouillet, Francio.
[redaktu] Listo de filmoj
- La ronde (Francio, 1950)
- Casque d’or (Francio, 1951)
- Thérèse Raquin (Francio, 1953)
- Les diaboliques (Francio, 1955)
- Les sorcières de Salem (Francio/Orienta Germanio, 1957)
- Room at the Top (Britio, 1959)
- Ship of Fools (Usono, 1965)
- L’armée des ombres (Francio, 1969)
- Le chat (Francio/Italio, 1970)
- Madame Rosa (Francio, 1977)