Simone de Beauvoir
El Vikipedio
Simone DE BEAUVOIR (naskiĝis la 9-an de januaro 1908 en Parizo; mortis la 14-an de aprilo 1986) estis Franca aŭtoro, filozofo, kaj feministo.
[redaktu] Vivo
Ŝi studis en Sorbonne kie, en 1929, ŝi renkontis Jean-Paul Sartre. Intensa intelekta kaj ama rilatado sekvis, kiu daŭris la tutan vivon, kvankam neniam ili geedziĝis nek vivis kune, kaj plu havis liberan seksan vivon; Jean-Paul Sartre dorlotnomis ŝin "mia kastoro". Ŝiaj filozofiaj verkoj estas similaj al, sed sendependaj de Sartre-a ekzistencialismo. Ankaŭ romanojn, vojaĝraportojn, kaj eseojn ŝi verkis.
Ŝia plej fama libro estas Le Deuxième Sexe (La Dua Sekso), kiu analizis la subpremon de virinoj, kaj igis ŝin esti konsiderata la patrino de feminismo. Alia fama kaj tre legita libro estas: "Memoraĵoj de bondeca junulino", kiu estas ŝia membiografio de infanaĝ' al fino de ŝia studtempo, kaj estas tre riĉa kaj interesa libro. Ŝi mortis pro pneŭmonio kaj estis entombigita apud Sartre en la Pariza tombejo Cimetière du Montparnasse.