Sinaloa
El Vikipedio
Sinaloa estas provinco (subŝtato) de Meksiko. Ĝi situas nordokcidente ĉe Pacifiko, parte ĉe ties Kalifornia Golfo.
Ĝi havas areon de 58.000 km² kaj loĝantaron de 2,5 milionoj kaj dividiĝas en 18 komunumojn (municipojn). Ĝia ĉefurbo nomiĝas Culiacán. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-SIN".
Gravaj ekonomikaj branĉoj de la provinco estas turismo, mara fiŝkaptado kaj agrokulturo; la provinco nomiĝas "grenejo de Meksiko". Agrokulturo koncentriĝas ĉirkaŭ la urbo Los Mochis. Por turismo tre gravas la pacifika banloko Mazatlán.
[redaktu] Ekstera ligo
- Oficiala retejo (hisapne)
|
|||
---|---|---|---|
|
|||