Smurfo (fikcia universo)
El Vikipedio
Smurfo estas bildstria figuro, elpensita de Peyo (pseŭdonimo de Pierre Culliford).
[redaktu] Kiu ili estas
Smurfo estas malgranda, blu-kolora, portas blankan pantalonon kun fosteto kaj blanka friga ĉapo. La plej rimarkebla eco de smurfoj estas ilia lingvaĵo. Ili anstataŭigas multajn vortojn per la vorto smurf, la tiel nomata smurfa lingvo.
Se homoj parolas per tiu lingvaĵo, oni nomas tion 'smurfi'.
Ili loĝas kune, cento da, en vilaĝo, konsistanta el grandaj kavaj fungoj. Ilia estro estas la Granda Smurfo, rekonebla laŭ la ruĝa ĉapeto. Estas ankaŭ li kiu dank'al saĝeco kaj sorĉado sukcesadas savi la ne tiom saĝajn ceterajn smurfojn.
Ĉiuj smurfoj krom unu estas viraj. La nura ina smurfo nomiĝas Smurfino.
La malamiko de la Smurfoj estas la sorĉisto Gargamelo — li vivas en la sama arbaro kiel ili, kun sia kato Azraelo. Gargamelo iam kreis Smurfinon.
[redaktu] Ĉefroluloj
- la Granda Smurfo (la plej maljuna de la Smurfoj. Estas la ĉefo de la vilaĝo)
- la Smurfino (oriĝinale kreaĵo de Gargamelo)
- la Okulvitra Smurfo (la moralemo de la vilaĝo. Sia favorita frazo estas « Kiel diras ĉiam la Granda Smurfo,... »)
- la Forta Smurfo (la plej forta de ĉiuj)
- la Grumblema Smurfo (diras ĉiam « Min, ne ŝatas... »)
- la Brikolema Smurfo (kreas strangajn ilojn)
- la Frandema Smurfo (manĝas ĉiam)
- la Mallaborema Smurfo (dormas ĉiam)
- la Koketa Smurfo (volas ĉiam esti la plej bela)
- la Muzikisto Smurfo (muzikas tre malbone)
- la Petolema Smurfo (oferdonas ĉiam eksplozivaj donacoj)
- la Pentristo Smurfo (la artisto de la vilaĝo)