Split
El Vikipedio
Split kroatlingve aŭ Spalato itallingve, estas la centro de regiono Dalmatio. Same ĝi estas ĉefurbo de Split-dalmatia distrikto Splitsko-dalmatinska županija.
Ĝi havas 175.140 enloĝantojn laŭ nombrado en 2001. Granda ŝiphaveno al maro Adriatiko, kunliganta Italion, Albanion, Grekion kaj aliajn landojn kun Kroatio.
Ĝi estas industria, trafika, kultura kaj universitata centro.
La centro de la urbo estas la restaĵoj de palaco de romia imperiestro Diokleciano, konstruita en la 4-a jarcento. La restaĵoj de la palaco estas heredaĵo de UNESKO. Dum barbaraj migradoj, la palaco estis uzita kiel ŝirmita loĝejo. Dum jarcentoj, homoj loĝis tie, adaptante ĉambrojn kvazaŭ domoj kaj koridorojn kvazaŭ stratoj.
La urba futbalteamo estas Hajduk Split.
[redaktu] Esperantistoj el Split
En Split estis naskita Ivo Lapenna kaj mortis Aleksandar Hrstić.
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |