Struto
El Vikipedio
Zoologio > Vertebruloj > Birda klaso > Strutedoj > Struto
Struto (Struthio camelus) estas la plej granda kaj la plej peza birdo aktuale vivanta, la struta masklo povas atingi 275 cm kaj 155 kg.
Kompreneble tia birdo ne povas flugi, sed ĝi rapidkuras daŭranta 50 km/h preskaŭ unu horon, kun pintoj ĝis 70 km/h kaj paŝoj longaj je 3,5 m. Tiam la struto uzas siajn flugilojn kiel ekvilibrilojn.
La struto manĝas ĉiajn nutraĵojn kiuj estas troveblaj laŭ loko, laŭ sezono, prefere herbojn, semojn, fruktojn, sed ankaŭ insektojn, lacertojn, eĉ testudojn.
La maskla struto estas unu el la malmultaj birdoj havantaj penison. La inoj demetas tri ĝis dek ovojn en komuna nesto, kiu povas enhavi tridek ovojn.
Nun, sovaĝa struto vivas nur en Afriko. Iam ĝi vivis ankaŭ en Arabio kaj Sirio, kie la lasta sovaĝa struto estis vidata en 1964. Krome, oni bredas strutojn ĉie pro ilia viando. En Brazilo, oni bredis struton ekde lasta dekjaro de 20-a jarcento.
Kvar subspecoj estas rekonataj:
- S.c. camelus Suda Saharo
- S.c. molybdophanes Somalio, Kenjo
- S.c. massaicus Tanzanio
- S.c. australis Sudafriko
Nu, fine, neniu iam vidis struton enŝovi sian kapon en la sablon. Ĝi ne bezonas fari tion, kiam ĝi endanĝeriĝas: per bekbato en kranion ĝi jam mortigis leonojn.
En Brazila folkloro, Struto estas ligita al unua sério de nombroj, tiu estas, al nombroj 01-02-03-04. Vidu Besta loto