Sundo
El Vikipedio
Sundo (dane Øresund, svede Öresund) estas la markolo (svede kaj dane sund) inter la dana insulo Sjælland kaj la sveda provinco Skanio. Ĝi estas grava ŝiptrafika vojo inter la Balta Maro kaj Atlantiko.
En 2000 estis inaŭgurita longa ponto trans Sundon (vidu Sundoponto), inter la urboj Kopenhago kaj Malmö.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.