Tadorno
El Vikipedio
Zoologio > Vertebruloj > Birda klaso > Anasedoj > Tadorno
Tadorna tadorna
[redaktu] Aspekto
Verdeta kapo kun ruĝa beko, blanka kolo, bruna zono, blanka dorso kaj subparto, verdaj flugiloj.
Longeco 61-66 cm Enverguro 102-113 cm
[redaktu] Vivo, konduto
Tadorno vivas ĉe sablaj marbordoj. Ĝi manĝas moluskojn, vermojn, algojn, kiujn ĝi trovas en malprofunda akvo. Tamen ĝi preferas resti tiom longtempe kiom eble sur grundo, kaj ĝi lerte marŝas.
Tadorno nestas en subteraj tuneloj, ĉefe fositaj per kunikloj. Tie la ino demetas ok ĝis dek-du ovojn, kaj kovas ilin dum kvar semajnoj.
Birdoj de Eŭropo ne migras, tiuj de Skandinavio migras ĝis norda Afriko, tiuj de centra Azio en Ĉinio kaj suda Azio.