Tamilnado
El Vikipedio
Tamilnado aŭ Tamil Nadu (tamile: தமிழ் நாடு - tamiḻ nāṭu - ˈtʌmiʐˌnaːɖɯ , „Tamil-Lando“) estas la plej suda ŝtato de Barato kun surfaco de 130.266 km² kaj 64.445.183 loĝantoj (je la 1-a de januaro 2006). La ĉefurbo estas Ĉenajo (iam Madraso).
Tamilnado ekis en 1956 laŭ la lingvolimo de la tamila, kiu, pro ĝia almenaŭ 2000-jara literaturhistorio, estas unu el la klasikaj lingvoj hindaj. Ĝi nomiĝis unue Madraso. Nur la 14-an de januaro 1969 ĝi ricevis sian nunan nomon, kiu litere signifas "lando de la tamiloj" kaj tiel indikas la specifon de tiu dravida popolo.