Teréza Nováková
El Vikipedio
Teréza NOVÁKOVÁ (naskiĝis la 31-an de julio 1853 en Praha - mortis la 13-an de novembro 1912 en Praha) estis ĉeĥa verkistino de rakontoj kaj romanoj pri pololaj herooj konfliktantaj kun sia ĉirkaŭaĵo. Ŝi partoprenis virinan movadon kaj iniciatis folkloran esploron de orienta Bohemio. Patrino de grava literatura kritikisto Arne Novák.
Ŝia fraŭlina nomo estis Lanhausová. Kiel filino de germanino kaj ĉeĥo ŝi konis ambaŭ lingvojn kaj ellernis perfekte ankaŭ la anglan kaj la francan. En 1876 ŝi edziniĝis al gimnazia instruisto J. Novák kaj transloĝiĝis kun li al Litomyšl. Tie ŝi eklaboris en virina movado per prelego pri verkistino Karolína Světlá, kiun ŝi konsideris sia instruistino. Post kiam ŝi vidviniĝis kaj mortis ankaŭ tri el ŝiaj infanoj, ŝi foriris al Proseč, kie ŝi poste verkis siajn ĉefverkojn.
[redaktu] Verkoj
- Kroj lidový a národní vyšívání na Litomyšlsku (Folkloraj vestoj kaj brodado en la regiono de Litomyšl, 1890)
- Z měst i samot (El urboj kaj solejoj, 1890)
- Maloměstský román (Eturba romano, 1890)
- Jan Jílek (Jan Jílek, 1898 - romano pri junulo el protestantisma familio)
- Jiří Šmatlán (Jiří Šmatlán, 1900 - romano pri socialisto)
- Na Librově gruntě (Sur la grundo de Libra, 1901)
- Úlomky žuly (Graniteroj, 1902)
- Děti čistého živého (Infanoj de pura vivanto, 1907 - romano pri religia sekto)
- Drašar (Draŝar, 1910 - romano pri patrioto)
- Výkřiky a vzdechy (Ekkrioj kaj ĝemoj, 1911)
- Ze ženského hnutí (El la virina movado, 1912)