Termo
El Vikipedio
Matematiko > Termo
La produto de kelkaj faktoroj, inter kiuj ĉiu estas aŭ nombro, aŭ potenco de variablo kun natura eksponento, nomiĝas termo. Ekz. termoj estas 6b2c aŭ 5x47c. La termo nomiĝas standarta, se ĝia unua faktoro estas nombro, kaj la ceteraj faktoroj estas potencoj de diversaj variabloj. La nombra faktoro de la standarta termo estas koeficiento kaj la sumo de la eksponentoj - grado de la termo (por la unua ekzemplo ĝi egalas al 4, por la dua - 5).
Polinomo aŭ plurtermo estas la sumo de kelkaj termoj. Ekz. 7xy3+0,1ab estas polinomo. Polinomo, kiu enhavas nur unu variablon, nomiĝas unuvariabla polinomo. La ĝenerala aspekto de unuvariabla polinomo de noa grado estas:
- Pn(x)=A0(xn)+A1(xn-1)+...+An-1x+An,
kie A0, A1, ...An-1, An koeficientoj estas reelaj nombroj, A0xn - ĉeftermo de polinomo, An - libera termo.
La radiko de unuvariabla polinomo estas tiu valoro de la variablo, por kiu konforma signifo de la polinomo egalas al 0. Tiamaniere x0 estas radiko de la polinomo Pn(x), se Pn(x0)=0.