Treskiornitedoj
El Vikipedio
Birda klaso > Cikonioformaj birdoj > Treskiornitedoj
La familio Treskiornitedoj aŭ antaŭe konataj kiel Plataleedoj enhavas ĉirkaŭ 30 speciojn de grandaj ter- kaj vadbirdoj en du subfamilioj: la ibisoj kaj la plataleoj. La plataleoj kaj ibisoj rilatas aliajn grupojn de longkruraj vadbirdoj de la ordo de Cikonioformaj birdoj, enhavante cikoniojn, ardeojn kaj botaŭrojn.
La membroj de tiu familio havas longajn, larĝajn flugilojn kun 11 unuaj plumoj kaj ĉirkaŭ 20 duaj. Ili estas fortikaj flugantoj kaj, spite sia grando kaj pezo, tre lertaj ŝvebantoj. Ties korpo estas longeca, kaj same aŭ plie ankaŭ la kolo kaj la kruroj eĉ plie. La beko estas longa, kurva en la ibisoj kaj rekta kaj videblege platigita en la plataleoj.
Ili disvastiĝas preskaŭ tutmonde; ili troviĝas proksime de preskaŭ ĉiu areo en kiu estas akvo ĉu neflua ĉu mezflua ĉu mezsala. Ibisoj troviĝas ankaŭ en areoj pli sekaj, eĉ urbaj rubejoj. Ĉiuj estas tagaj birdoj kiuj pasigas la tagon dum manĝas diversegajn tipojn de senvertebruloj aŭ etajn vertebrulojn. La ibisoj faras tion per beka traserĉo de malmola tero aŭ koto kaj plataleo per balancado de beko de unu flanko al alia en neprofundaj akvoj. Nokte ĉiuj haltas sur arbaj branĉoj proksime de akvo. Ili estas koloniaj; ili manĝas, haltas kaj flugas kune, ofte laŭ formacio.
Nestado estas kolonia en ibisoj, pli ofte pogrupeta aŭ soleca en plataleoj, preskaŭ ĉiam en arboj super akvo, sed foje en insuloj aŭ insuletoj en marĉoj. Kutime, la ino konstruas grandan strukturon per junkoj aŭ bastonetoj alportitaj de la masklo. Ĝi demetas el 2 ĝis 5 ovojn; la idoj eloviĝas ne samtempe. Ambaŭ gepatroj kovas laŭ vicoj kaj post eloviĝo manĝigas la idojn per parta vomado. Du aŭ tri semajnoj post eloviĝo la idoj jam ne bezonas regulan bredadon kaj povas elnestixgi, ofte per formado de bebularoj kaj reveno nesten por ricevi manĝon de gepatroj.
Subfamilio Threskiornithinae: ibisoj
- Blanka ibiso Threskiornis aethiopicus
- Nigrokapa ibiso, Threskiornis melanocephalus
- Aŭstralia ibiso, Threskiornis molucca
- Threskiornis spinicollis
- Nigra ibiso Pseudibis papillosa
- Pseudibis davisoni
- Pseudibis gigantea
- Geronticus eremita
- Senhara ibiso Geronticus calvus
- Ruĝa ibiso Nipponia nippon
- Bostrychia olivacea
- Bostrychia rara
- Bostrychia hagedash
- Bostrychia carunculata
- Theristicus caerulescens
- Theristicus caudatus
- Theristicus melanopis
- Cercibis oxycerca
- Mesembrinibis cayennensis
- Phimosus infuscatus
- Eudocimus albus
- Eudocimus ruber
- Bruna ibiso aŭ Glacea ibiso Plegadis falcinellus,
- Plegadis chihi
- Plegadis ridgwayi
- Lophotibis cristata
Subfamilio: Plateinae kulerbekuloj aŭ plataleoj
- Platalea leucorodia
- Platalea minor
- Platalea alba
- Platalea regia
- Platalea flavipes
- Platalea ajaja
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.