Trockismo
El Vikipedio
Trockismo aŭ Trockiismo estas politika tendenco, sine de la komunismo, kiu defendas la politikajn tezojn de Lev Trockij dum lia vivo, ĉefe kiel opono al la teorioj de Stalino, kiuj triumfis en Sovetunio kaj en la internacia komunista movado.
La defendantoj de la trockistaj teorioj ariĝas en diversaj Internacioj. Ili ĝenerale defendas la malferman kreadon de tendencoj, kaj tial estas tre ofte la skismigo kaj la diserigo de iliaj fortoj. Nuntempe ekzistas granda varieco de partioj kaj asocioj kiuj sin konsideras trockistaj, kaj kiuj tre ofte havas akrajn polemikojn inter ili.
Ĉiukaze, ili ĉiuj oponas la kapitalismon kaj la stalinismon (kiun aliaj konsideras ortodoksa komunismo). Ilia sinteno al la ceteraj partioj, kaj ĉefe al la socialistaj partioj estas diversa, kaj kelkaj kurentoj de la trockismo defendis historie la enirismon, tio estas, la partopreno en la majoritataj partioj por pli influi la laboristan klason.
Enhavo |
[redaktu] Deveno kaj Historio
Trockij estis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Oktobra Revolucio en Rusio. Post la fiasko de aliaj revoluciaj provoj en diversaj landoj, parto de la gvidantaro, inter kiuj Stalino, komencis defendi la teorion ke estis ebla komunismo en unu lando. Trockij, male, defendis la neceson plu klopodi etendi la revolucia agado al aliaj landoj, kaj kreis la koncepton de permanenta revolucio.
La povo restis ĉe Stalino, kaj Trockij devis ekziliĝi. Liaj partianoj estis persekutitaj en Sovetunio, kaj tre ofte mortigitaj.
Multaj el la komunistoj de diversaj landoj, oponantoj de la stalina politiko, ariĝis ĉirkaŭ Trockij, kaj fondis diversajn grupojn, kiuj estis popole konataj kiel trockistaj.
[redaktu] Priskribo de trockistaj tezoj
Ĉefa slogano de la trockistoj: "La liberigo de la ekspluatataj laboristoj estos la faro de la laboristoj mem"
Slogano el "La Permanenta Revolucio" :
- La 1-a Internacio donis al ni la programon
- La 2-a Internacio vigligis la amasojn
- La 3-a Internacio donis ekzemplon de kuraĝa revoluciego
- La 4-a Internacio plenumu la mondrevolucion
Laŭ la teorio de Trockij la socialismo nur povas funkcii en monda skalo, tial necesas permanenta revolucio por forigi kapitalismon en ĉiuj landoj.
[redaktu] Vidu ankaŭ:
[redaktu] Trockistaj partioj kaj Internacioj
- 4-a Internacio
- Ligo Komunista Revoluciista
- Lutte Ouvrière
- Socialist Workers Party
- Socialista laborista partio de Britio
[redaktu] Politikaj aktivuloj kun rilato la trockismo
[redaktu] Eksteraj ligoj
- La Permanenta Revolucio Skanbildo de la Organo por la Propagando de la Bolŝevisma Leninisma Kvara Internacio inter esperantistoj (1935)
- (angla) The Lubitz TrotskyanaNet temas pri Lev Trockij, trockismo kaj trockistoj
Kategorioj: Laborista movado | Komunismo | Politiko | Revolucio | Trockismo | Ismo