Věra Ludíková
El Vikipedio
Věra Ludíková (16.6.1943) estas ĉeĥa poetino. Post abiturientiĝo ŝi eklaboris en la fabriko Pragovka, ekde 1969 aktivis en la eldonejo Odeon, en la 90-aj jaroj en la eldonejo de Ivo Železný. Poste konsilistino de la ĉeĥa parlamento. Posedantino de la eldonejo Chronos. Ŝi verkas poemojn kaj rakontojn. Kelkaj poemoj tradukitaj al Esperanto kaj aliaj lingvoj. Ŝi eldonis la poemon "Ekaŭdi la animon" en 16 lingvoj, la poezian prozon "Estas printempo" en 37 lingvoj.
[redaktu] Poemaroj
- Pesiloj (Váhy,1992)
- Ili ne scietas (Oni netuší, 1993)
- Ekaŭdi la animon (Uslyšet duši, 1994)
- Ekaŭdi la animon, poemoj kaj tekstoj (Uslyšet duši, básně a texty (1997)
- Ekaŭdi la animon / Uslyšet duši (1998, esperanta-ĉeĥa eldono)
- Ekaŭdi la animon (Uslyšet duši 1 + 10, 1999, kun traduko al 10 lingvoj)
- Ekaŭdi la animon (Uslyšet duši 1 + 16, 2000, kun traduko al 16 lingvoj)
- Kantato (Kantáta, 2001, kun traduko al 12 lingvoj)
- Estas printempo (Je jaro, 2002, kun traduko al 37 lingvoj)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
La TTT-ejo de la poetino:
http://mujweb.cz/kultura/bergrova/ludikova.htm