Varėna
El Vikipedio
Varėna | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Alytus |
Subdistrikta Komunumo: | Varėna |
nombro de enloĝantoj: | 29 900 (komunumo, stato 2005) |
nombro de enloĝantoj: | 10 500 (urbo, stato 2005) |
areo: | ĉ. 11,7 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 310 |
koordinatoj: | 54° 16' Norde, 24° 35' Oriente |
Varėna estas subdistrikta komunumo kaj urbo ene de tiu komunumo, en la sudo de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Alytus. Dum la jaro 2005, la distrikto havis 29 900 enloĝantojn, kaj la urbo 10 500.
La komunumo Varėna situas sur la sabla ebenaĵo Dainava, la Dzukia ebenaĵo kaj la larĝa kaj ebena altejo Eišiškių. Tra la teritorio fluas la riveroj Nemunas, Merkys, Ūla, Šalčia, Varėnė plus granda nombro da riveretoj, kaj ekzistas 160 (!) lagoj.
Arbaroj kovras 66 procentojn de la areo, plej multaj el ili estas pinarbaroj, kiuj aŭtune tre riĉas je fungoj, tial ke eĉ el norda Litovio kaj la najbara Pollando fungemuloj alvojaĝas ĉi-tien por kolektado. Grandas la ŝtata arbaro Dainava, kaj trionon de la komunuma teritorio kovras la Nacia Parko Dzukio kaj la Ŝtata Natura Rezervejo Čepkeliai - en tiu rezervejo troviĝas la plej granda marĉo de Litovio, ĉirkaŭita de arbaroj.