Vergilio
El Vikipedio
Vergilio (naskiĝis 70 a.K., mortis 19 a.K.) (latine Publius Vergilius Maro) estis unu el la plej elstaraj latinaj poetoj. Lia majstra verko, kaj unu el la majstra verko de literaturo latina, estis la epopeo Eneado. Ĝi rakontas pri Eneo, kiu forlasis Trojo dum ĝia disfalo kaj, post multe de aventuroj, fondis landon de la Romianoj. Vergilio profunde influis la italan poeton Dante Alighieri.
[redaktu] Vergilio kaj Dante Alighieri
Laŭ Danto, Vergilio estis homo el gepatroj de Lombardio, ambaŭ mantuanoj laŭ civito. Naskiĝinte sub Julio Cezaro, ankoraŭ malfrue, li vivis en Romo sub la bona Oktavio Aŭgusto, en la tempo de dioj falsaj kaj mensogantaj. Li estis poeto kaj kantis de la justa filo de Ankiso kiu venis de Trojo kiam Ilio estis forbrulita. Dante diris pri li, kiun li longe studis kaj grande amis, "De la aliaj poetoj honoro kaj lumo ... Vi estas mia mastro kaj mia aŭtoro, vi estas sole tiu, el kiu mi tiris la belan stilon por kiu mi estas honorita". Vergilio gvidis Danton tra inferon kaj purgatorion en La dia komedio de Dante.
[redaktu] En Esperanto aperis
- Eneido tradukita de Henri Vallienne (1904)
- Antologio latina, tradukita de Gerrit Berveling, volumo 2 (1998), paĝoj 282-329: La Sira Gastejestrino, fragmentoj el Katalepto, Eklogoj, Georgiko, Eneado