Vjetnamoj
El Vikipedio
Vjetnamoj estas la ĉefa etno loĝanta en Vjetnamio. Ili parolas la Vjetnaman lingvon kiu, malgraŭ kelkaj supraĵaj similecoj al la Ĉina, aparternas al la Aŭstrazia lingvaro, ne al la ĉintibeta, kaj nuntempe skribatas per latinaj literoj. Dum la Vjetnama milito multaj Vjetnamoj fuĝis el sia lando, kaj nuntempe ekzistas granda Vjetnama diasporo tra la tuta mondo.
[redaktu] Noto pri la nomo de Vjetnamio
La Akademio de Esperanto decidis, ke la nomo de Vjetnamio devus esti Vjet-Namo. Tamen la praktike plej uzata formo estas Vjetnamio, ankaŭ ĉi tie. Ĝi estas analoga al koreo > Koreio, germano > Germanio, kaj ĉiuj aliaj Esperantaj landonomoj estigitaj laŭ nomo de ĉefa etno.