Vlado Jukl
El Vikipedio
Vlado JUKL, ĉeĥoslovako, profesoro ĉe la Komerca Akademio en Bratislava. Naskiĝis en la 12-a de februaro 1892 en Mannheim (Germanujo). Funkciulo de diversaj Esperanto-organizaĵoj dum 1911-1913 ankaŭ en Rusujo. Instruis dum vico de sinsekvaj jaroj en sia lernejo. Dum 1933 kunlaboranto ĉe la Esperanto-disaŭdigoj en Bratislava.