Volgo
El Vikipedio
Volgo (antikva nomo: Ra, en la mezepoko Itil) estas rivero en Rusio, la plej granda en Eŭropo. Longeco - 3530 km. Ĝi elfontas en la Valdaja Altaĵo kaj enfluas en Kaspian maron. Volgo havas ĉirkaŭ 200 alfluantajn riverojn. La plej grandaj estas Kama (maldekstra) kaj Oka (dekstra). Kunigita kun la rivero Don per Volgo-Dona kanalo (1952). La regionon laŭ kiu fluas Volgo oni nomas Volgia regiono aŭ Volgio.
Urboj: Tverj, Jaroslavl, Niĵnij Novgorod, Ĉeboksari, Kazan, Uljanovsk, Samara, Saratov, Volgograd, Astraĥanj.