Vulpo
El Vikipedio
Zoologio - Mamulo - Kaniso - Felo
?Vulpo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
|
Vulpo estas membro de unu el 27 specioj de malgrandaj omniovoraj kanedoj. La besto plej multe komprenata sub la termino vulpo en Eŭropo kaj Nordameriko estas la Ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), kvankam diversaj vulpo-specioj troviĝas sur preskaŭ ĉiu kontinento. Pro la disvastigiteco de la vulpoj, ili aperas en la populara kulturo kaj folkloro de multaj nacioj, triboj, kaj gentoj.
Vulpoj havas pintajn orelojn kaj longa, dika, pinta vosto. Kelkaj varioj havas sur la nuko kaj dorso krucforman desegnon, aliaj longan, brilan, nigran hararon kun arĝentnuancaj sektoroj (arĝenta vulpo). Nobligita kolora vario de arĝenta vulpo havas hararon blankan, sur la dorso kun nigraj pintoj (platen-vulpa felo). Arkta vulpo estas izatiso, la stepa korsako.
Vulpo estas tre inteligenta kaj tial ĝi rolas en multaj fabeloj kaj fabloj kiel ruza besto, male ruzaj homoj estas komparataj kun vulpoj (ruza kiel vulpo, esti vulpokapulo).