El Vikipedio
Yves NEVELSTEEN naskiĝis la 21an de junio 1974 en Kapellen kaj grandiĝis en Kalmthout. Li eklernis Esperanton en 1989, estas prezidanto de FLEJA kaj prizorgas la retpaĝon http://www.esperanto.be/junuloj.
Li loĝas kune kun Veerle SWARTEBROEKX en Gento kaj estas la patro de du infanoj: Chaira GOETHALS kaj Jente NEVELSTEEN.
De la 1an de aprilo 1999 ĝis la 1an de novembro 2005 Yves laboris ĉe Uitgeversbedrijf Tijd en Antverpeno. Ekde la 2a de novembro 2005 li laboras ĉe Design Express en Mechelen kiel verkisto de softvaraj manlibroj.