Yves Peyraut
El Vikipedio
Ivo PERO (france: Yves PEYRAUT) (1934-2002) estis laborista esperantisto aktiva en la SAT-movado.
Li naskiĝis la 14an de septembro 1934 en Roŝforo ĉe Maro (Rochefort sur Mer), en Mara Ĉarento (Charente-Maritime). Li esperantiĝis en 1952 kaj tuj aliĝis al SAT.
En 1981 li estis unu el la fonditoj de la liberecana radio "Radio Libertaire" (fm 89.4), kiu plu funkcias en la pariza regiono kaj ĉiusemajne havas elsendon en Esperanto.
En 1984 li iĝis prezidanto de la plenumkomitato de SAT, kaj konservis tiun postenon ĝis grava malsaniĝo fine de 2001.
Li mortis la 5an de januaro 2002.
[redaktu] Verkoj
[redaktu] Franclingvaj
- Gestion rationnelle de la qualité
- Propriété, Égalité, les deux « mamelles » de la Révolution française
- Radio Libertaire, la voix sans maître, eld. Le Monde Libertaire, 1991