Zosteropsedoj
El Vikipedio
Zosteropsedoj | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||
Genroj | ||||||||||||||||||
Cleptornis Heleia |
La Zosteropsedoj (Zosteropidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes).
Zosteropsedoj troviĝas en Indonezio, Novzelando, Japanio, Afriko kaj sur la insuloj en la Pacifiko. Ili loĝas en ĝardenoj kaj arbaraj regionoj.
Karakterizaj pri la malgrandaj birdoj, kiuj atingas korpolongon de 10 ĝis 15 centimetroj, estas la blankaj plumoj ĉirkaŭ la okuloj. La birdoj disponas je rondigitaj flugiloj, mllongaj kruroj kaj mallonga, pinta beko. La plej multaj specioj havas olivoverdan ĝis grize brunan plumaron dorsoflanke, kaj flavan, blankan kaj grizan ventre. Iuj el la specioj estas pli malforte koloraj kaj pli grandaj. Je la koloro de la plumaro la seksoj estas similaj.
La kantoj de la maskloj estas specifaj kaj distingas sin dum la kovotempo de tiu de la inoj.
La birdoj nutras sin per insektoj, nektaro, beroj kaj fruktoj. Per sia fenigita lango ili suĉas la nektaron el la floroj. Por tio ili metas sian bekon profunden en la floron aŭ boras en la florkalikon de ekstere.
La nestojn ili konstruas sur branĉoforkoj au en arbustoj. Ili metas du ĝis kvin ovojn en la neston.
[redaktu] genroj kaj specioj (elektaĵo)
- Klorokaro (Chlorocharis)
- Nigraringa klorokaro (Chlorocharis emiliae)
- Kleptorno Cleptornis
- Aŭra kleptorno (Cleptornis marchei)
- Helejo Heleia
- Makulbrusta helejo (Heleia muelleri)
- Hipokriptadio Hypocryptadius
- Cinamo-hipokriptadio (Hypocryptadius cinnamomeus)
- Lofozosteropso (Lophozosterops)
- Lophozosterops pinaiae
- Madango (Madanga)
- Oranĝogorĝa madango (Madanga ruficollis)
- Megazosteropso Megazosterops
- Bronza megazosteropso (Megazosterops palauensis)
- Okulocinkto Oculocincta
- Nana okulocinkto (Oculocincta squamifrons)
- Rukio Rukia
- Longabeka rukio (Rukia longirostra)
- Rukia ruki
- Spejropso Speirops
- Bruna spejropso (Speirops brunneus)
- Arĝentspejropso (Speirops leucophoeus)
- Tefrozosteropso Tephrozosterops
- Tephrozosterops stalkeri
- Vudfordio Woodfordia
- Woodfordia superciliosa
- Zosteropso Zosterops
- Zosterops palpebrosa
- Grizadorsa zosteropso (Zosterops lateralis)
- Japana zosteropso (Zosterops japonica)
- Kaba zosteropso (Zosterops pallida capensis)
- Ruĝaflanka zosteropso (Zosterops erythropleura)
- Mauricia zosteropso (Zosterops chloronothos)
- Maskarena zosteropso (Zosterops borbonicus)
- Zosterops modestus
- Blankabrusta zosteropso (Zosterops albogularis)
- Zosterops strenua †