Zulia
El Vikipedio
Zulia estas nordokcidenta ŝtato en Venezuelo, la plej grava produktanta ŝtato de petrolo kaj bovina lakto en la lando. Ĝia surfaco estas 63.100 km², en ĝi estas la plej granda lago de Sudameriko, la Lago de Marakajbo (hispane Maracaibo), 13.280 km².
La ĉefurbo estas Marakajbo (proks. 2 milionoj da enloĝantoj). Aliaj urboj: Ciudad Ojeda, Cabimas, Lagunillas, Santa Bárbara, La Villa del Rosario.
Riveroj: Zulia, Catatumbo, Limón, Escalante. Plej alta monto: Manatará 3.300 metroj sur la marnivelo en la montaro Perijá.