Alberto la 2-a (Belgio)
El Vikipedio
Albert la 2-a, (Alberto Felikso Humberto Teodoro Kristiano Eŭgeno Mario, naskiĝis la 6-an de junio 1934), frato de Baldueno la 1-a kaj edzo de la reĝino Paola, estas la 6-a Reĝo de la Belgoj ekde 1993. Flandre oni nomis lin Albert [ALbert], france Albert [alBER]. Pro la du- aŭ trilingveco de la lando tiu ĉi artikolo indikas liajn antaŭnomojn en internacia formo.
Alberto estas la dua filo de Leopoldo la 3-a kaj reĝino Astrid. Li je la 2-a de julio 1959 edziĝis kun la itala princino Paola Ruffo di Calabria kaj havas kun ŝi tri gefilojn (Filip, Astrid, Laurent). Krome li estas, kiel li konfirmis, patro de Delphine Boël, filino de Sybille de Selys-Longchamps.
Li iĝis reĝo je la 9-a de aŭgusto 1993 post la morto de sia frato Baldueno, kies verkon kaj personecon li evidente admiras. Tiutempe ankoraŭ vivis lia pliaĝa fratino Jozefino-Ĉarloto, sed la nuna belgia leĝo, kiu permesas al virinoj la reĝan sukcedon, ankoraŭ ne validis pri ŝi.
Ĝis antaŭ nelonge Alberto entuziasmis pri motorveturado kaj fieris pri sia motorciklo de marko Harley-Davidson. Nur post kor-operacio en 2000 li tre reduktis siajn veturadojn.
Antaŭeulo: Baldueno la 1-a |
Reĝo de la belgoj | Heredonto: Princo Filipo, Duko de Brabanto |
[redaktu] Ekstera ligo
- http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/europe/1550250.stm
- http://www.monarchie.be/en/index.php
- http://www.monarchie.be/en
Oficiala retejo de la belga monarkio (france, nederlande, germane, angle)
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |