Antisemitismo
El Vikipedio
Antisemitismo estas konscia aŭ nekonscia ideologio, origine religia kaj poste rasisma, konsistanta en sistemo de antaŭjuĝoj kaj/aŭ diskriminaciado kontraŭ judoj. La vorto estis kreita en Germanio en la 19-a jarcento. La judoj havas la dubindan "privilegion" esti la nura popolo kiu disponas vorton aparte kreitan por indiki malamon kontraŭ ili, pro la longega kaj terura historio de kontraŭ-judaj persekuto kaj malamo en Eŭropo.
Laŭ la religia antisemitismo, eblas por tiu kiu naskiĝis judo maljudiĝi se li forlasas la judismon kaj akceptas alian religion (tiel, laŭ kelkaj historiistoj, faris ekzemple Tomás de Torquemada, kiu mem iĝis fanatika antisemito kaj estro de la hispana inkvizicio); laŭ la rasisma antisemitismo, eĉ tiu ebleco ne ekzistas.
La vorto devenas de la fakto ke la judoj, almenaŭ origine, estis semidoj. La vorto semido nun indikas popolojn kiuj parolas Semidajn lingvojn, kiel la araba, la hebrea, la amhara ktp.
La vorto antisemitismo rilatas tamen kutime nur al judoj.
La plej terura antisemita okazaĵo en la historio estis certe la holokaŭsto, t.e. la mortigado de ses milionoj da judoj en la spaco de kelkaj jaroj, fare de la nazia diktaturo en la kvardekaj jaroj. La fina celo estis mortigi ilin ĉiujn, kaj efektive duono de la judoj de Eŭropo pereis tiam.
Nuntempe multaj judoj havas la impreson ke antisemitismo denove resurfacas en la mondo, kiel rezulto aŭ reago je la araba-israela konflikto.
Aliflanke, ofte oni akuzas je antisemitismo ankaŭ tiun, kiu oponas cionismon, la kreon de la ŝtato Israelo aŭ ĉi ties politikon rilate al palestinanoj, ne pro rasismo sed pro motivoj politikaj, historiaj aŭ sociaj.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Antikvo
Forpelo de judoj:
- 1290 Britio
- 1306 Francio
- 1492 Hispanio
Fine de la 1800-aj jaroj: pogromoj en Rusio
[redaktu] Leĝoj pri judoj en Hungario
- 1920 unua leĝo (Numerus Clausus) de Teleki Pál
- 1928 leĝon nuligis BETHLEN pro ekstera premo
- 1938 unua leĝo pri judoj
- 1939 dua leĝo pri judoj
- 1941 tria leĝo pri judoj
- senagrigo
- 1944.04.05: deviga portado (surkudrigo) de flava stelo
Sed krom la menciitaj, multaj legoj tuŝis malfavore (ekskludis) la judojn (ĉ. 22 inter 1938-1944), ĝis fino de la milito 280 leĝoj.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://middleeastinfo.org/library/lewis_antisemitism.html
- http://www.adl.org/antisemitism_survey/survey_print.asp
- http://www.guardian.co.uk/religion/Story/0,2763,1676509,00.html
- http://www.antisemitism.org.il
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |