Atlantika fraterkulo
El Vikipedio
Atlantika fraterkulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
Atlantika fraterkulo (Fratercula arctica) estas aŭko havanta brile koloran bekon. Ĝi estas mara birdo, kiu unuavice nutras sin per subakviĝado por fiŝoj. Atlantikaj fraterkuloj bredas en grandegaj aroj kaj havas siajn nestojn en fendetoj aŭ kavernoj.
Antaŭ la breda sezono grandiĝas la brilaj oranĝkoloraj bekaj tavoloj kaj poste perdiĝas. Frapante per la beko ili svatas pare al unu la alia.
Tiu ĉi speco bredas ĉe la marbordoj de norda Eŭropo, Islando kaj orienta Nordameriko en kavernoj sur herbaj klifoj, sed ankaŭ inter rokoj - vintre ĝi troviĝas mare. Ĝi blekas brue ĉe la bredaj kavernoj. Nutraj lokoj troviĝas mare kaj kutime malproksime de la nesto. Ambaŭ gepatraj birdoj manĝigas la kutiman solan idon.
Kaptante fraterkulo kolektas kelkajn malgrandajn fiŝojn kaj aranĝas ilin en sia beko. Ĝi ankaŭ manĝas malakostrakojn kaj moluskojn
La fraterkularo malgrandiĝis dum la 19-a jarcento pro la ĉasado de homoj por viando kaj ovoj. Nun la aro regresas pro rabado de grandaj mevoj kaj la enkonduko de ratoj al kelkaj insuloj, kie la bredado okazas.
La Atlantika fraterkulo estas la oficiala birdo de Novlando kaj Labradoro.
Vidu ankaŭ:
- Korna fraterkulo F. corniculata
- Tufa fraterkulo F. cirrhata
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.audubon.org/bird/puffin
- http://www.oiseaŭ.net/oiseaŭ/charadriiformes/macareŭ.moine.html
- http://www.qc.ec.gc.ca/faune/oiseaŭ_de_mer/html/macareŭ_moine_f.html
- http://www.greywyvern.com/webslavent.php?msg=53