Federico García Lorca
El Vikipedio
Federico GARCÍA LORCA [federiko garsia lorka] (* je la 5-a de junio de 1898 en Fuente Vaqueros, apud Granado, mortpafita je la 19-a de aŭgusto de 1936 en Víznar) estis hispana poeto kaj dramisto, ankaŭ pentristo, pianisto kaj komponisto. Oftaj temoj en liaj verkoj estas amo kaj morto kaj la konflikto inter liberiĝemo kaj tradicio.
Li loĝis en Residencia de Estudiantes (1919 - 1928), kie li konversaciadis kun Guillén, Rafael Alberti, Salvador Dalí, kaj Luis Buñuel. Ili formis Generacion de 1927. Li fondis revuon Gallo en 1928. De 1929 al 1930, li vizitis Novjorko Post la alveno de Dua Hispana Respubliko en 1931, li kunlaboris por popolklerigaj iniciatoj kiel vaganta kompanio de universitata teatro La Barraca.
Post armea insurekcio, kiu komencis Hispanan Enlandan Militon, li estis kaptita de anoj de Francisco Franco, kiuj ekzekutis lin. La nova registaro malpermesis lian verkaron. Ĝis 1971, la malpermeso ne estis tute nuligita.
Enhavo |
[redaktu] Famaj verkoj
- Libro de poemas (1921)
- Canciones (1927)
- Mariana Pineda (1928)
- Romancero gitano (1928)
- Poema del cante jondo (1931)
- Bodas de sangre (1933)
- Yerma (1934)
- Doña Rosita la soltera (1935)
- Poeta en Nueva York (eldonita 1940)
- La Casa de Bernarda Alba (eldonita 1945)
[redaktu] Tio aperis en Esperanto:
- Liriko / Federico García Lorca. Elhispanigis Konstantin Gusev. (Red.: Vladimir Samodaj. Antaŭparolo: A. Celeskul). - Moskvo: Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj, 1968. - 78 p.
- Cigana romancaro / Trad. Fernando de Diego. (Antaŭparolo de William Auld). - La Laguna: Régulo, 1971. - 110 p. : ilustr. - (Stafeto. Beletraj Kajeroj; 43). Originala titolo: Romancero gitano
- Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba / Trad.: Miguel Fernández. - Madrido : La Misma, 1987. - 229 p. - (Serio Oriento-Okcidento ; 23)
- Sanga nupto / Miguel Fernández [trad.]. - Madrid: Andaluza Esperanto-Unuiĝo ; Hispana Esperanto-Federacio, 1998. - 118 p. - (Hispana Literaturo; 7), ISBN 84-605-7441-5. Originala titolo: Bodas de sangre
[redaktu] Tio aperis pri la aŭtoro:
- Fernández, Miguel: "Sur la spuroj de Federico García Lorca". - Santiago de Compostela, 1996. - 117 p.