Miguel Fernández
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Esperantlingva literaturo > Esperanto-verkisto > Miguel FERNÁNDEZ
Miguel FERNÁNDEZ (MARTÍN) [migel' fernandeh martin'] estas verkisto en Esperanto.
Miguel Fernández naskiĝis en Granado, Andaluzio, Hispanio, en 1950. Edukita pri solfeĝo kaj kanto-arto. Lernis Esperanton en 1981. Grandan parton de la jaro loĝas en Madrido. Foje kunlaboras en pluraj revuoj, kaj estis premiita pro pluraj verkoj, sed dum la lastaj jaroj iĝis malpli aktiva kiel verkisto kaj en Esperantujo ĝenerale.
Enhavo |
[redaktu] Verkoj
Fernández estas membro de la Ibera Skolo de Esperantlingvaj verkistoj.
[redaktu] Listo de verkoj
[redaktu] Tradukoj
- Sanga nupto / La domo de Bernarda Alba, de Federico García Lorca (dramoj, 1987)
- La blua hundo, de Guillermo Osorio (novelo)
- Poeto de l' popolo, de Miguel Hernández (poemoj, 1988)
[redaktu] Noveloj kaj romanoj
- Ekstremoj (kun Camacho, Neves, kaj Liven Dek, 1997)
[redaktu] Poemaroj
- Ibere libere ( kun Jorge Camacho, Gonçalo Neves kaj Liven Dek, pseŭdonimo de Liven Dek, 1993)
- El miaj sonoraj soloj, 1996
[redaktu] Eseoj
- Sur la spuroj de Federico García Lorca