Folksproko
El Vikipedio
Folksproko, Folkspraak, Folksprâk, Folksprak aŭ Folksprok estas zona projekto de internacia planlingvo proponita en 1995 por nord-eŭropanoj.
Enhavo |
[redaktu] Gramatiko
[redaktu] Alfabeto kaj prononco
Folkspraak uzas la bazan latinan alfabeton. La vokalojn oni prononcas kiel en la germana. 'C' antaŭ 'e', 'i', 'y' oni prononcas kiel 's' aŭ 'c', alie kiel 'k'; 'th' oni prononcas 't'; 'ph' kiel 'f'.
La akcentado estas kiel Interlingvao, ĝenerale antaŭ la lasta konsonanto.
[redaktu] Morfologio
Folkspraak ne havas genron, nomajn kazojn, adjektiva aŭ verban variaĵon.
La defina artikolo neŝanĝebla estas "der", la maldefina artikolo neŝanĝebla estas "en", sed oni uzas ĝin nur en singularo.
La substantivon oni indikas per majsklo kiel en la germana lingvo. La pluralo de substantivo estas farita per -ns se substantivo finas per vokalo, kaj -ens se ĝi finas per konsonanto: Man (viro), Manens (viroj).
Adjektivoj estas nevarieblaj kaj ne havas morfologian markon.
Adverboj eblas esti primitivaj aŭ derivataj. Derivataj adverboj venas el adjektivoj per aldono de -lik: neu = "nova", neulik = "nove".
Personaj pronomoj havas du kazoj: nominativo kaj akuzativo. Nominativo: ik (mi), du (ci), hie (li), shie (ŝi), def (ĝi), vi (ni), u (vi), de (ili). Akuzativo: mi (min), di (cin), hem (lin), hen (ŝin), den (ĝin), os (nin), jen (vin), den (ilin). Reflexiva pronomo estas neŝanĝebla "sihr" (se).
Posedaj pronomoj kaj posedaj adjektivoj havas malsamajn formojn: min (mia), din (cia), sin (lia), har (ŝia), dets (ĝia), ons (nia), eures (via), deres (ilia); por formi la posedaj pronomoj, oni metas "-er": miner (la mia), siner (la lia) ktp.
Verboj povas havi separeblajn aŭ nesepareblajn prefiksojn: sich aufrisen (starigi), ik rise sich auf (mi stariĝas), ik rise hen auf (mi starigas ŝin), ik habe sich aufgerised (mi estis stariĝata). La infinitivo fariĝas per radiko pli -(t)en (etten = manĝi); la estanta aktiva participo per -ende (ettende = manĝanta); la estinta participo per ge- + radiko + -(t)ed (geetted = manĝita). La imperativon oni idikas per la radiko (ett= manĝu); la aktivan prezenton per -e (ik ette= mi manĝas); la aktivan estitan tempon per -(t)ed (ik etted =mi manĝis); la futuron aktivan per vorteto will (ik will eten= mi manĝos), la kondiĉan aktivan per vorteto kone (ik kone eten = mi manĝus). La pasiva voĉon oni faras per helpverbo habe.
[redaktu] Sintakso
La baza vortordo estas SVO (subjekto, verbo, objekto). Demandojn oni faras per antaŭigo de verbo (VSO).
Artikolo kaj adjektivoj venas antaŭ la substantivo: der gud Man (la bona viro).
La komparativo estas farita per vorto "mehr" (pli), la superlativo per "der mehr" (la plej), la malplia komparativo per "minus" (malpli) kaj malplia superlativo per "der minus" (la malplej).
[redaktu] Ekzemplo
- "Folkspraak ar en planered Spraak entwerpen tu meugligmak twenkommunikation twen Mitlemans von de divers nutide Spraak in norderlik Europa (die kommed fron en dod gemein Stammspraak Germanisc). Mit en regeltik Grammatik ond en Wortbas wahlen familariet twen der Spraakerens von der nuytide Germanik spraaks, Folkspraak planen tu utfuhren in en regional Skale, wad die Esperanto ond andere planered Spraakens for de Werld hav sielen."
Traduko: "Folkspraak estas lingvo planita por faciligi la interkomunikado inter parolantoj de diversaj nuntempaj lingvoj de l' nordo de Eŭropo, derivataj de unu estinta komuna lingvo: la Proto-Germana. Kun reguligata gramatika sistemo kaj vortprovizo koligita je ĝia granda rekonebleco de parolantoj de nunaj germanaj lingvoj, Folkspraak pruvas sukcesi en regiona skalo, tio kio Esperanto kaj aliaj planlingvoj ne sukcesis atingi tutmonde".
Folksprak | Fůlkspræk |
Onser Fader in de hemmen, | Ůnsĕr Fadĕr ĭn đă ħemmĕn, |
Werde heliget din nam, | Werđĕ ħạlĭgĕt đin nam, |
Kome din rik, | Kwe°mĕ đin rik, |
Geskehe din will, | Găskeƕĕ đin wėll, |
We in de hemmen, so up de erd. | Ƕạw ĭn đă ħemmĕn, so ŭp đă erđ. |
Gev ons hidag onser daglik brod. | Geƀ ůns ħidag ůnsĕr dãglĭk brḁđ. |
Ond fergev ons onser skuld, | Ůnđ fĕrgeƀ ůns ůnsĕr skuld, |
We ok wi fergev dem onser skulderen. | Ƕạw ḁk wi fĕrgeƀ đĕm ůnsĕr skuldĕrĕn. |
Ond led ons ne in fersøkung, | Ůnđ led ůns ne ĭn fĕrsȍkung, |
Aver etlos ons af de yvel. | Aƀĕr ŭtlḁs ůns ăf đă ȕbĕl. |
(Alls din is de rik | (Alls đin ės đă rik |
Ond de maht ond de herlikhed in eighed.) | Ůnđ đă maħt ůnđ đă ħạrlĭkħạd ĭn ạwĭgħạd.) |
Amen. | Amĕn. |
[redaktu] Ekstera ligo
- http://www.susning.nu/Folkspraak
- http://www.geocities.com/folkspraak
- http://www.langmaker.com/folksprk.htm
- http://groups.yahoo.com/group/folkspraak/ - (anglalingve)
- http://de.wikibooks.org/wiki/Folksprak - (germanlingve)