Goĝong de Koreio
El Vikipedio
Goĝong de Koreio (Koree: hangule 고종 광무제, hanĝae 宗光武帝; en angleca ortografio Gojong) (8-a de septembro, 1852 ĝis 21-a de januaro, 1919) estis reganto de Koreio, la 26-a reĝo de la Dinastio Ĝoseon-a (1863-1897) kaj la unua estro (sub la nomo Imperiestro Gŭangmu)de la Korea Imperio (1897-1907). Lia patro regis por li ĝis lia plenaĝiĝo.
Goĝong strebis por aserti kaj rekonigi la sendependecon kaj suverenecon de Koreio kontraŭ la premoj kaj pretendoj de Ĉinio, Rusio kaj Japanio, kiujn li uzis ĉiun kontraŭ la aliaj. Post la japana venko en la Ĉina-japana milito (1894-1895) li proklamis la imperion (1897) por kontraŭpremi la japanan minacon, sed post la Rusa-japana milito (1904-1905) la japana registaro devigis lin akcepti "konsilantojn" japanajn ĉe la kortego. En 1905 traktato inter Koreio kaj Japanio senigis Koreion je ĝia sendependeco. Responde, Goĝong sendis reprezentantojn al la Packonferenco de 1907 en Hago; japana premado baris ilin de alparolado al la konferenco, sed ilin intervjuis la gazetaro, kaj reage la japana imperiestro devigis ke Goĝong abdiku favore al sia filo Sunĝong.