Hercule Poirot
El Vikipedio
Hercule POIROT estas literatura detektivo de Agatha Christie, genie solvanta ĉiujn krimajn misterojn. Li estas de belga nacieco, sed loĝas en anglalingvaj medioj, parolante la anglan kun franca akĉento, enmiksante francismojn (merci, mon ami k.s.). Sed li ĉiam koleras, kiam oni opinias lin franco anstataŭ belgo. Lia kunulo estas kapitano Hastings, kiu plenumas similan rolon kiel D-ro Watson ĉe Sherlock Holmes - li reprezentas la stultan kaj nenion komprenantan publikon (leganton aŭ filman spektanton), donas al Poirot naivajn demandojn, per kies respondado la detektivo malkaŝas al la publiko siajn pensojn. La inspektoro Japp el Scotland Yard reprezentas fieran profesian policanon, kiu estas superata de la genia amatoro.
La rakontoj de Hercule Poirot estis multfoje filmigitaj. La detektivon prezentis eminentaj aktoroj Albert Finney, Peter Ustinov kaj David Suchet.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://klub.chip.pl/judawicz/herkules/herkules.html
- http://theinternetforum.co.uk/crime2/hp3.html
- http://www.hoerspiele-zum-zugucken.de
- Murdo en la Orienta Ekspreso tradukita en Esperanton (PDF)