Vikipediista diskuto:Ingolf
El Vikipedio
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elagnte enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzantajn skatolojn. Se vi havas demandojn rigardu : Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo. En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn. Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon . |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi. -- Yekrats 15:28, 7. Mar 2006 (UTC)
Kiu diris, ke via kesto estas perfekta kaj vi rajtas amase ŝanĝi ĝisnunajn kontrolitajn esprimojn? Narvalo 16:00, 10. Okt 2006 (UTC)
- Estus utila, se vi detaligus, kion vi ne ŝatas pri lia ŝablono. Ĉi-tia "albojado" certe ne helpas. Cetere li ja rajtas ŝanĝi esprimojn, se li trovas ilin nekonvenaj; tio estas baza principo de la vikipedio. --Schuetzm 16:32, 10. Okt 2006 (UTC)
- Mi ĝoje ekspektas tagon, kiam vikipedio estos "perfekta". Sed mi skribis en la "Resumo", kiam mi kreis la informkeston: "Ĉu mi perpetris iun gravan lingvan eraron? Bonvolu korekti!" Tial sensu libera ŝanĝi ĝin, se iuj esprimoj estas malkorekta. (Eo ne estas mia gepatra lingvo – kies ja estas?) Ĝis nun mi uzis ŝablonon nur en artikolo "Venuso" (kaj mi pensas ke ĝi generis grandan plibonigon). Kaj mi intencas adapti la aliajn artikolojn nur malantaŭ kelkaj tagoj da korektado. Tial iuj ŝanĝoj estos simplaj. – Ingolf 22:21, 10. Okt 2006 (UTC)
Kial vi ŝanĝis Planedeton al Asteroido? La esprimo estis intencita, ĉar temis pri etplanedoj, ankaŭ nomataj planedetoj - tio estas la astroj, kiuj preskaŭ estas planedoj, ekz-e Pallas, Cereso, Vesto, ktp. haniball 2006-10-18 20:29
- Via lasta frazo estas simple falsa. Planedeto estas nur alia (tre malkutima) vorto por Asteroido. Se vi pensis pri la nova IAU-klaso Nanplanedo: Pallas ktp (ĝis nun) ne estas en tiu. Ni atentu ĝis IAU decidos pri sia reklasiĝo. — Ingolf 16:11, 21. Okt 2006 (UTC)
[redaktu] Kartografio de la vikipediistoj
Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 21:08, 31. Okt 2006 (UTC)