Jean Borel
El Vikipedio
Jean BOREL (pseŭdonimoj: J. B., D. Spero; naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1868 en Couvet; mortis en februaro 1946) estis svisa esperantisto, publicisto kaj eldonisto.
Li studis diversajn sciencojn, precipe historion kaj ĵurnalismon. Li fariĝis esperantisto en Vaumarcus (Svislando) en 1901 kaj kunfondis Svisan Esperanto-Societon en 1902. En 1903 li estis unu el la unuaj kaj plej fervoraj iniciatintoj por Esperanto en Germanujo. Li kunfondis Esperanto-eldonejon Möller & Borel en 1903 kaj Berlinan Esperanto-grupon samjare. Li fondis kaj redaktis Germanan Esperantiston en 1904 ĝis 1928. Li partoprenis la 1-an Universalan Kongreson en 1905 kaj estis elektita kiel membro de la Lingva Komitato.
Verkoj:
- germanlingva lernolibro, en 10 eldonoj, 100.000 ekzempleroj, 1904-10;
- broŝuro en 250.000 ekzempleroj, 1903-10.
Li fondis kaj redaktis Esperantan Bibliotekon Internacian, kies plurajn volumojn li verkis aŭ tradukis, ekzemple Sub la neĝo de Jacques Porchat el la franca. Li verkis franclingvaj verketojn kaj artikolojn pri Esperanto.
[redaktu] Ekstera ligilo
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |