Karel Jaromír Erben
El Vikipedio
Karel Jaromír ERBEN (naskiĝis la 7-an de novembro 1811 en Miletín; mortis la 21-an de novembro 1870 en Prago) estis ĉeĥa poeto kaj historiisto, la unua arkivisto de la urbo Prago.
Li multe helpis al ekkono de diverseco, beleco kaj riĉeco de ĉeĥoslovaka popola poezio. Kolektinte popolajn kantojn kaj fabelojn de slavaj nacioj (folkloraj ĉeĥaj kantoj kaj rimaĵoj, elektitaj mitoj kaj legendoj naciaj de aliaj branĉoj slavaj), li aplikis siajn spertojn en baladaro Bukedo, unu el plej bonaj kolektoj de baladoj en la mondliteraturo.
[redaktu] En Esperanto aperis
- Ĉemizoj por edziĝa festo. Tradukis Miloš Lukáš. En: Ĉeĥoslovaka antologio. Budapest: Literatura Mondo, 1935.
- Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj. Tradukis Tomáš Pumpr. Praha: Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko, 1938. 93 paĝoj. Rete legebla
- Kristnaska tago Tradukis Josef Rumler, propra eldono.
[redaktu] Specimeno
TAGFEINO
Staras bub' ĉe benkorando,
krias kun plej verva ard'. . .
»Mutu!« laŭtas la komando.
»Do silentu, vi bastard'!
Jam tagmezon aŭdas ja mi,
patro venos el okup',
kaj pro vi jen ĉesas flami
en la forn', vi aĉa bub'!
Jen husaro, koko, ĉaro;
ludu, ludu do, karul'. . . !«
Sed la tuta ludilaro
krak...! krak...! flugas al angul'
kaj la krio plu refrenas. . .
»Vi fripon', vi ŝokas min! - -
Tagfeino por vi venas!!
Aŭdu, mi jam vokas ŝin:
Prenu mian aĉan filon ,
Tagfeino, prenu nur. . . ! « -
Sed jen aŭdu: La ŝlosilon
iu turnas en serur'.
Bruna, ĝiba in-staturo
kun bastono en la man',
kun kap-tuk', kun kurba kruro,
voĉo kiel uragan'.
»Donu idon!« - »Kristo mia!
Pro la pek' ne punu min!«
Kvazaŭ morto-vent' glacia
spirus ĵus: jen Tagfein'!
Kaj ŝi tablon jam proksimas,
kiel ombro ŝovas sin. . .
La patrin' terure timas
knabon kaŝas en la sin'
kaj lin al si firme premas
kun horora rerigard'.
La Feino plu iremas,
plu iremas sen ekhalt'. -
La Feino jam atakas,
jam la knabon prenas ŝi. . .
»Kristo, helpu!« filon brakas
la patrin' kaj svenas ŝi.
Jen: unu- du- tri-. . . avizas
la tagmezon son-agord';
klinko klakis, pordo disas,
patro staras en la pord'.
Kuŝas la patrino svene,
knabon premas al la mam'. . .
Ŝin li vekis - kvankam pene -
sed la knab' ne spiris jam.