Kartvelia milita vojo
El Vikipedio
Kartvelia milita vojo estas grava vojo trans Kaŭkaza montaro, liganta urbon Vladikavkaz en la nordo (nun rusia respubliko Nord-Osetio) kaj Tbilisi en la sudo (nun ĉefurbo de Kartvelio). La totala longeco de la vojo estas 208 kilometroj. La plej alta punkto de la vojo estas pereval Krestovij (2384 metroj super nivelo de maro).
[redaktu] Historio
Trapasejo en la centra Kaŭkazo estis konata ekde antikveco. Tamen konstruado de fidinda moderna vojo komenciĝis nur post la jaro 1783, kiam estis subskribita Kontrakto de Georgijevsk (laŭ ĝi Kartvelio iĝis ŝtato protektata de Rusio). En 1799 ekfunkciis la unua versio de la vojo, en 1801 startis ĝia nova rekonstruo.
La vojo havis tre gravan ekonomian kaj kulturan rolon. Ĉe ĝiaj randoj restas multaj memoraĵoj kaj vidindaĵoj. Ĝi estas menciita en rusa literaturo en verkoj de multaj aŭtoroj inkluzive de Puŝkin kaj Lermontov.
[redaktu] Nuna uzo
Dum lastaj kelkaj jaroj trafiko sur la vojo ne estas maksimume aktiva pro apero de ŝtata limo inter Rusio kaj Kartvelio. Ĉe nord-osetia vilaĝo Verĥnij Lars staras rusia doganejo, ĉe la kartvelia urbo Kazbegi — kartvelia doganejo. Samtempe la vojo iĝis tre grava por alia sud-kaŭkazia lando, Armenio, kiu estas fakte blokita de Azerbajĝano kaj ne havas eliron al maro.
[redaktu] Aliaj vojoj trans Kaŭkazo
Krom la du marbordaj vojoj (ĉe Kaspia maro kaj ĉe Nigra maro) ekzistas nur du funkciantaj aŭtomobilaj vojoj inter Suda kaj Norda Kaŭkazio: Kartvelia milita vojo kaj Transkaŭkaza magistralo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.