Vladikavkaz
El Vikipedio
Vladikavkaz | |
Blazono de la urbo |
|
Regiono: | Nord-Osetio |
---|---|
Distrikto: | Ĉefurbo de la respubliko |
Fondita en: | 1784 |
Urbo ekde: | 1860 |
Koordinatoj: | 43° 05' N, 44° 39' E Mapo |
Loĝantaro, miloj: | 315 (2002) |
Kodo laŭ OKATO: | 90401 |
Telefona prefikso: | 8672 |
Tempozono (de MSK): | 0 horoj |
Vladikavkaz (ruse Владикавказ, osete Дзæуджыхъæу [dzaŭĝikaŭ]) estas rusia urbo en Norda Kaŭkazio sur ambaŭ bordoj de rivero Terek (Терек). La urbo estis fondita kiel fortikaĵo en 1784, havas statuson de urbo ekde la jaro 1860, nun ĝi estas ĉefurbo de Nord-Osetio.
La urbo en diversaj jaroj nomiĝis:
- Vladikavkaz (Владикавказ) ĝis 1931 kaj ekde 1990;
- Ordĵonikidze (Орджоникидзе), omaĝe al Sergo Orĝonikidze, en 1931-1944 kaj 1954-1990;
- Dzaudĵikau (Дзауджикау), laŭ la oseta nomo de la loko, inter 1944 kaj 1954.
La interurba telefona kodo estas 8672, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
En la urbo estas sakvoja fervoj-stacio kaj aktiva flughaveno (apud Beslan). Vidu sube "Transportado".
En la jaro 1939 la urbo havis 127 mil loĝantojn, en 1959 — 164 mil. En la jaro 2002 la urbo havis 315,6 mil loĝantojn kaj, probable, tiu nombro ne estas tute ĝusta, ĉar multaj osetianoj polonge loĝas en Vladikavkaz, estante formale loĝantoj de aliaj loĝlokoj.
En la urbo estas kelkmil rifuĝintoj kaj devigitaj transloĝiĝintoj el kelkaj regionoj: etnaj osetoj el Sud-Osetio, interna Kartvelio kaj Taĝikio, etnaj rusoj el Ĉeĉenio kaj aliaj.
Enhavo |
[redaktu] Klimato
Klimato estas modere kontinenta. Vintroj sufiĉe mildas kaj mallongas, ofte la unua neĝo kovras terenon nur meze de decembro. Averaĝa temperaturo de januaro estas —4°C, de julio 20-22°C.
Averaĝa jara kvanto de pluvoj kaj neĝoj — ĝis 800 mm.
[redaktu] Historio
Historie Vladikavkaz (la nomo bazitas sur metaforo "posedi/regi Kaŭkazon") estis tre grava bazo por ekspansio de la Rusia Imperio suden. Komence fortikaĵo, en la fino de 19-a jarcento Vladikavkaz jam estis tre grava regiona ekonomia centro, ĉefurbo de la Tereka provinco (Терская область). La rolo de la urbo eĉ pli kreskis, kiam estis lanĉita la Nord-Kaŭkazia fervojo (komence liginta Rostov-na-Donu kun Vladikavkaz, poste irinta pli orienten).
En novembro 1942 kelkajn kilometrojn al okcidento de Vladikavkaz estis haltigita avancado de germana armeo. Kelkaj malnovaj brikaj konstruaĵoj de la urbo konservas spurojn de tiutempaj bomberoj.
[redaktu] Edukado kaj industrio
En la urbo estas kvar ŝtataj universitatoj (ĝenerala, agrokultura, medicinista kaj geologia-teknika), multaj privataj altlernejoj, kelkaj grandaj uzinoj (ekz., metalurgiaj uzinoj "Elektrocink" kaj "Pobedit") kaj aliaj gravaj objektoj.
[redaktu] Turismo kaj vidindaĵoj
Iam tre grava centro de enlanda turismo, Vladikavkaz signife perdis sian popularecon pro la okazintaj apude armitaj konfliktoj (en Sud-Osetio, en Nord-Osetio mem (oriente) kaj en Ĉeĉenio). Tamen signifaj bataloj neniam okazis en la stratoj dum la tuta historio de la urbo.
Inter la ĉefaj vidindaĵoj estas:
- oseta kristana preĝejo (1860),
- armena kristana preĝejo (1868),
- sunita moskeo (1907),
- multaj du-tri-etaĝaj konstruaĵoj, ĉefe en la stilo "modern", en la historia centro de la urbo.
Imponaj historia kaj arta muzeoj. Kelkaj teatroj.
[redaktu] Sporto
Vladikavkaz estas grava centro de rusia futbalo. La loka teamo "Spartak-Alanija" (historie portis nomojn "Spartak (Vladikavkaz)", "Alanija", "Spartak-Alanija") estas ĉampiono de la lando (1995) kaj ankaŭ en aliaj jaroj ĝis sezono 2006 ĝi sukcese partoprenas ludojn de la rusia supera futbala ligo. Printempe de la jaro 2006 la estraro de la klubo estis akuzita pri neakurata dokumentado, kaj la klubo mem devas nun partopreni la ludojn de la dua rusia ligo. Nun (aŭtuno 2006) la teamo havas bonajn ŝancojn gajni sufiĉe altan lokon en sia ligo por ekludi en la dua ligo sekvajare.
Bonajn sukcesojn atingas sportistoj el Vladikavkaz ankaŭ en liberstila luktado, klasika luktado, ĵudo, armluktado, skermado kaj gimnastiko.
[redaktu] Transportado
Interne de la urbo itineras tramoj (ekde 1904), malgrandaj busoj (ĉefe privataj) kaj trolebusoj.
Vladikavkaz estas ligita kun aliaj urboj de Rusio:
- Moskvo — ĉiutaga trajno kaj aviadaj itineroj.
- Sankt-Peterburgo — aviadaj itineroj.
- Samara — aviadaj itineroj.
- Krasnodar — ĉiutaga trajno.
Apudaj urboj (Nalĉik, Alagir, Mozdok ka.) — bus-itineroj kaj apudurbaj trajnoj.
Sude de Vladikavkaz, kiel daŭrigo de la trairanta la tutan urbon Avenuo Kosta, komenciĝas aŭtomobila vojo trans la montaro; tiu vojo estas konata kiel Kartvelia milita vojo.