Kiblo
El Vikipedio
Kiblo (arabe قبلة, ofte latinliterumita qibla) estas specifa loko al kiu kredanto turnas sin por preĝi.
Por islamanoj, la kiblo estas la Kaaba en Mekao, la plej grava sanktejo de Islamo, kiun la kredantoj devas enteni ĉiam kaj ĉie.
Determini kiudirekten preĝi kaŭzis, ke la araboj frue kaj intensive okupiĝis pri astronomio kaj ĉielmekaniko.
En moskeo, kiblon montras niĉo, nomata (mihrabo). Oni ofte povas trovi en islamaj landoj (ekz. en hoteloj) sur la ĉambra plafono verdan kiblo-sagon.
Male al la ortodoksaj islamanoj (sunaanoj kaj ŝijaanoj) preĝas la alevitoj ne laŭ kiblo, sed en rondo, ĉar en iliaj imagoj Alaho manifestiĝis kiel homo.
En la komenca periodo de Islamo, islamanoj preĝis direktante sin al Jerusalemo. Post la heĝiro, ŝanĝiĝis la preĝdirekto al la Kaaba-ŝtono en Mekao.
Krom Islamo, ankaŭ la Bahaa Kredo uzas la koncepton de kiblo. Bahaanoj sin turnas preĝante ĉiutage al Bahjí, la domo en kiu entombiĝis Bahá'u'lláh, proksime al Akko en Israelo.