Moskeo
El Vikipedio
La moskeo (arabe masĝid, مسجد ) estas la loko de la islama malfermita diservo.
Unu diferenco disde kirko aŭ sinagogo estas, ke ĉi tiuj rilatas al difinita loko, dum islamo taksas la tutan Teron moskeo.
La moskeo evoluis historie al aparta konstruaĵo, kie la ĉiutagaj preĝoj, specife la vendreda preĝo apartenas al la plej grava devo de la islamaj viroj. La tradicia moskeo estis uzata ankaŭ por kontrakti aŭ diskonigi aferojn. Al la moskeo apartenas turo nomata minareto, de kies supro laŭtkrias la muezino por preĝado.
Apud la moskeo kelkfoje funkcias madraso, religia lernejo por studi interalie la sanktan libron de islamanoj, la Koranon.
La honoro ĉe eniro de moskeo aperas en ritoj kiel sinlavado, demeto de la ŝuoj, enpaŝo per la dekstra kaj elpaŝo per la maldekstra piedo.
Kiel pramoskeo validas la loĝejo de Mahometo en Medino, en kiu oni jam orientis siajn preĝojn al la kiblo, t.e. al Mekko.
Nuntempa moskeo kutime havas antaŭkorton, en kiu plej ofte troviĝas putoj aŭ alia eblo por la rituala sinlavado. En la interno de la moskeo troviĝas neniu meblo, sed jes la kibla muro, kiu direktas la preĝantojn al Mekko kaj en kies centro lokiĝas senornama niĉo nomata mihrabo.
[redaktu] Gravaj moskeoj
- Al-Azhar en Kairo, Egipto, kun la plej grava sunaisma madraso.
- Al-Haram en Mekko, la plej sankta.
- Al-Nabawi en Medino, Saŭda Arabio.
- Al-Qods kaj la Rokdomo en Jerusalemo
- Aya Sofia en Istanbulo, kirko ĉefverko de bizanca arĥitekturo, moskeigita en 1453 ĝis 1934, nun muzeo.
- Babri en Ayodhya, Hindio, sur ruino de hindua templo laŭ hinduaj naciismanoj kiuj perforte detruis la moskeon.
- Moskeo Faisal en Islamabado, Pakistano.
- Katedralo de Kordovo en Hispanio, kirko konstruita en moskeo.
- Moskeo Hassan la 2-a en Kazablanko, Maroko.
- Hagia Sofia
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: