Kurdoj
El Vikipedio
Kurdoj estas granda etna grupo, loĝas en sia lando Kurdio kiun estas dividita inter kvin ŝtatoj: Irako, Irano, Turkio, Sirio kaj iom Armenio.
Enhavo |
[redaktu] Loĝantaro
La popolnombro de la kurdoj estas proksimume 35-40 milionoj da homoj kiuj estas tiel la plej granda etna grupo de la mondo kiuj ne havas sian ŝtaton. v.d ankaŭ: Plej Multnombraj Etnoj.
[redaktu] Antikva Historieto
Kurdoj estas pranepoj de antikvaj medoj.
[redaktu] Moderna Historio
Kvankam Kurdio havas riĉan teron, ĝiaj loĝantoj ĝenerale estas malriĉaj: la vivnivelo en okcidenta Turkio estas pli alta, ol en la orienta; simile ankaŭ en Irano, Sirio kaj Irako.
Kurdoj ne rajtas uzi sian lingvon en sia lando nur en Irako. Multaj kurdoj volas starigi propran ŝtaton, kiu estus nomata Kurdio (la nomo de ilia lando).
En Irako, Turkio kaj Irano la nacia movado de kurdoj kaŭzis grandajn problemojn por tiuj ŝtatoj, kiel armitajn operaciojn en la nordo de Irako inter PUK kaj PDK kaj baatha reĝimo ankaŭ en la oriento de Turkio inter PKK kaj turka armeo (ankaŭ en la okcidento de Irano dum la 1980-a jardeko inter Komala kaj DPKI kaj irana armeo).
[redaktu] Kurdoj en Sirio
Damasko estis kultura centro de la kurdoj inter la du mondmilitoj. Kun kresko de interaraba naciismo fine de la 1950-aj jaroj, la situacio de la kurdoj malboniĝis. Oni malpermesis la Kurdan Demokratan partion de Sirio kaj deprenis la ŝtatanecon de 120.000 siriaj kurdoj: oni faris en Sirio popolnombradon ĉe la angulo de turka-iraka limo kaj nur tiu rajtis teni la ŝtatanecon, kiu povis pruvi, ke liaj antaŭuloj vivis antaŭ 1945 en Sirio. Sed antaŭe, la siriaj instancoj kolektis la personajn atestilojn por ŝanĝo de la personaj atestiloj kaj oni "forgesis" redoni ilin. La sen-ŝtatanecaj kurdoj nombras (en 2006) ĉ. 360.000. Ili ne rajtas baloti, uzi ŝtatajn servojn, heredigi posedaĵojn (sed ili ne rajtas havi teron, domon, aŭtomobilon ktp.).
Post la senŝtatanecigo okazis forpelo: oni kreis sekuran zonon ĉe la turka limo (300x15 km) kaj forpelis loĝantojn de 332 kurdaj vilaĝoj (140.000 homoj).
La kurda lingvo kaj festado de la kurda novjaro estas malpermesitaj.
[redaktu] Lingvo
Kurdoj parolas la kurdan lingvon, kiu apartenas al irana grupo de la hindeŭropa lingvaro.
[redaktu] Konataj kurdoj
- Ĝalal Talabani, prezidento de Irako.
- Abdullah Öcalan (prononcu /Abdulá Oĝalán/), multjara gvidanto de PKK, nun en turka prizono.
Kategorioj: Etnoj | Azio | Kurdistano | Kurdio