Matsuo Basho
El Vikipedio
MATSUO Basho(Hepburn) (松尾 芭蕉 [macuo baŝō]; Kunrei:MATUO Basyo, 21-a jaro de Kan'ei t.e. 1644 - 12-a de oktobro 7-a jaro de Genroku t.e. 28-a de novembro 1694) estas Hajkisto en Edo-epoko en Japanio.
Li naskiĝis en Iga-provinco, en Ueno, en Akasaka-ĉo (nune Mie-prefektujo, en Iga, Uenoakasaka-ĉo). Kiel dua filo, li naskiĝis al patro MATSUO Yozaemon kaj patrino Ume.
Li estis nomata "Kinsaku" en infanaj jaroj. Unue li uzis hajkistan nomon Sobo "宗房" poste Tosei "桃青". Fine li adoptis nomon Munefusa "宗房". Lia fama hajkista nomo Basho 芭蕉 devenis el nomo de sia hejmo "芭蕉庵" (esperante 'bananuja kabano').
Li ekservis sub KAZUE Yoshitada. Li studis hajkon kun Yoshitada sub hajkisto Kitamura Kigin. En 1666 Yoshitada mortis, kaj li decidis deiri la hejmon. En 1675, li iris al Edo (nune Tokio) kaj li laboris en konstruado de la Kanda-kanalo. En 1678 li iĝis hajkestro, iom vojaĝis kaj verkis vojaĝnotojn. En 1689 li ekigis longan vojaĝon kun disĉiplo KAWAI Sora. Sora rezignis duonvoje, ĉar la vojaĝo estis tro malmilda. Basho dokumentis pri la vojaĝo en fama verko la Oku no Hosomichi. En 1691 Basho revenis Edon. En 1694 li mortis en Osako sur la lasta vojaĝo.
Matsuo Bashō [MACŭo baŜO] (japane 松尾芭蕉), naskita en 1644, mortinta je la 28-a de novembro 1694, estis japana poeto de la Edo-periodo. Li nun estas ĝenerale rekonata kiel pinta reprezentanto de la hajko, kvankam dum sia vivo li estis konata kiel poeto de hajkaj no renga (duon-komikaj ligitaj versoj kutime verkita de grupo de poetoj). (Nur en la 19-a jarcento la enkonduka strofo de renga (japane nomita hokku) evoluis al sendependa poem-formo, nomata hajkaj. La poeto Ŝiki (Shiki) el la Mejĵi-periodo unue nomis ĝin "hajko".)
Enhavo |
[redaktu] Nomoj
"Matsuo Bashō" estis la poeta pseŭdonimo de la poeto. "Matsuo" estis lia familia nomo, sed oni kutime nomas lin simple "Bashō". Kiel infano li nomiĝis Kinsaku, kiel adoleskinto Munefusa. Dum sia vivo li alprenis aron da pseŭdonimoj. Lia frua pseŭdonimo Tosei signifas "nematura persiko" aŭ "blua persiko" kaj estas omaĝo al la ĉina poeto Li Po, kies nomo signifas "blanka pruno". La nomon Bashō, kiu signifas "bananujo", li prenis de arbo, kiun donis al li disĉiplo kaj plantis proksime de lia kabano. Laŭdire la klimato estis malsufiĉe varma por kreskigi bananojn, kaj li intencis per la pseŭdonimo elvoki la imagon de senutila poeto aŭ almenaŭ ŝaton de senutilaĵoj.
Aliaj latinliteraj formoj por Bashō maloftas, sed ekzistas la formoj "Matuo Basyou" laŭ Nihon-shiki kaj "Matuwo Baseu", kiu pli proksimas al la ortografio uzata dum lia epoko.
[redaktu] Vivo
Li naskiĝis en Ueno en provinco Iga, proksime de Kioto, kiel filo de malaltranga kavaliro (samurajo). Komence li servis al loka nobelo, Todo Yoshidata, nur du jarojn pli aĝa ol li. Ambaŭ plezure verkis hajkojn; la unua konata verko de Bashō datiĝas el 1662. En 1664 liaj unuaj poemoj estis publikigitaj en Kioto. Ĉirkaŭ tiu tempo li alprenis la samurajan nomon Munefusa. En 1666 lia estro mortis, kaj li preferis foriri ol servi alian estron. (Lia patro estis mortinta en 1656.)
Oni supozas, ke li vivis en Kioto almenaŭ dum parto de la sekvaj ses jaroj; dum tiu tempo li igis publikigi poemojn en pluraj antologioj. En 1672 li iris al Edo (nun Tokio). Verkante plu li estis en 1676 agnoskita kiel majstro de hajkaj, publikigis amuzajn kajerojn kaj juĝis poeziajn konkursojn. Li kolektis aron da disĉiploj, kiuj en vintro 1680 konstruis por li la unuan Bashō-kabanon.
…
Aĝante 50 jarojn, Bashō lastfoje forlasis Kioton en somero de 1694 kaj post tempo en Ueno kaj Kioto iris al Osako. Tie li mortis pro stomaka malsano, verkinte sian lastan hajkon:
Malsanvojaĝe
vagadas mia sonĝo
sur velka marĉo.
[redaktu] Verko
Estis Bashō, kiu levis la hajkon de komika verso, ofte verkita por amuzo, al serioza formo, plenigita per la spirito de Zen-budhismo. Multaj el liaj hajkoj fakte estis la unuaj tri linioj (5-7-5-silabaj) de pli longa renga (de kelkaj kritikantoj konsiderataj liaj plej bonaj verkoj), ne memstaraj verkoj, sed ili estis kolektitaj kaj publikigitaj sendepende multajn fojojn kaj forte inspiris postajn verkistojn, ekzemple Kobayashi Issa kaj Masaoka Shiki.
Unu el la plej famaj hajkoj atribuitaj al li (Matsushimaya Aa Matsushimaya Matsushimaya, kiu gloras la senvortan belon de golfo Macuŝima) vere estis verkita de poeto el la malfrua Edo-periodo, Tawarabo.
Bashō preferis verki je la 12-a tago de la 10-a monato laŭ la luna kalendaro. Lia preferata kigo (poezia sezon-vorto) estis Shigure (時雨), malvarma aŭtuna pluvo.
Bashō multe kaj longe vojaĝis en sia vivo; multaj el liaj verkoj spegulas la spertojn de lia vojaĝoj. Lia libro Oku no Hosomichi (奥の細道, malvasta vojo tra foro nordo), verkita en 1694 kaj vaste konsiderata lia plej bona, estas ekzemplo pri tio; prozaj priskriboj de la pejzaĝoj alternas kun la hajkoj, kiuj pintigis lian famon.
La pluj multa cita hajko de la poeton tekstas jene:
La olda lageto
Malgranda rano ensaltas
La bruado de l'akvon
[redaktu] Eksteraj Ligoj
- http://www.uoregon.edu/~kohl/basho/index.html
- http://carlsensei.com/classical/index.php/author/view/1
- http://carlsensei.com/classical/index.php/text/view/171
- Bosque de Bambú, camino del haiku - Bashô - Oku no Hosomichi Japones - Español