Monotremoj
El Vikipedio
Biologio > Zoologio > Animalo > Mamulo > Monotremoj
Monotremoj (sinonimo: kloakuloj) estas grupo de mamuloj kiuj naskas ovojn, havas kloakon kaj ne havas dentojn dum plenaĝo.
Ili ne havas cicojn kaj la produktita lakto por la idoj troviĝas surhaŭte.
Ili aperas nur en Aŭstralio kaj en Nov-Gvineo.
Ekzemploj de tiuj mamuloj estas la ornitorinko kaj la ekidno.