Moskva metroo
El Vikipedio
Moskva metroo - metroo en Moskvo, Rusio. Ĝi estas la plej ŝarĝita metropoliteno en la mondo kaj en ĉiu labora tago veturigas 8 ... 9 milionoj pasaĝerojn.
Enhavo |
[redaktu] Linioj
Koloroj en la tabelo estas la samaj kiel en la skemo. Datumoj estas por komenco de la 2006-a jaro.
# | Nomo | Jaro de malfermo | Longo | Tempo de veturo |
---|---|---|---|---|
1 | Ruĝa XXXX Sokoljniĉeskaja - Сокольническая | 1935 | 26.2 km | 41 min |
2 | Verda XXXX - Zamoskvoreckaja - Замоскворецкая | 1938 | 36.9 km | 50 min |
3 | Blua XXXX - Arbatsko-Pokrovskaja - Арбатско-Покровская | 1938 | 22.6 km | 30 min |
4 | Helblua XXXX - Filjovskaja - Филёвская | 1935 | 18.5 km | 27 min |
5 | Cirkla XXXX - Кольцевая | 1950 | 19.4 km | 29 min |
6 | Oranĝkolora XXXX- Kaluĵsko-Riĵskaja - Калужско-Рижская | 1958 | 37.6 km | 58 min |
7 | Violkolora XXXX - Tagansko-Krasnopresnenskaja - Таганско-Краснопресненская | 1966 | 35.9 km | 48 min |
8 | Flava XXXX - Kalininskaja - Калининская | 1979 | 13.1 km | 17 min |
9 | Griza XXXX - Serpuĥovsko-Timirjazevskaja - Серпуховско-Тимирязевская | 1983 | 41.5 km | 58 min |
10 | Helverda XXXX - Ljublinskaja - Люблинская | 1995 | 17.6 km | 25 min |
11 | Verdblua XXXX - Kaĥovskaja - Каховская | 1984 | 3.5 km | 5 min |
L1 | Malpeza XXXX - Butovskaja - Бутовская | 2003 | 5.5 km |
Sume 171 stacioj, 278.3 km.
En la skemo estas ankaŭ unurelvoja linio M1, kiu tamen ĝis nun funkcias nur en ekskursa reĝimo: ekde la 8a ĝis la 20a horo kun 20-minutaj intervaloj; bileto kostas kelkoble pli ol en metroo.
En Moskvo ekzistas sekreta metroa linio - konstruita dum la stalina epoko- , pri kiu oni scias malmulte.
[redaktu] Biletoj
Magneta bileto de moskva metroo por 20 veturaĵoj. Ĝi estas kartona, de amplekso 84*54 mm. Ĝi jam estis uzita 9 foje, do ĝi taŭgas por ankoraŭ 11 fojoj (nombro "11" en fino de tria linio sur la rea flanko).
Teksto sur vizaĝa flanko de la bileto:
"Moskva metropoliteno
Bileto № ...
Sur rea flanko de la bileto dum vendo en du unuaj linioj sinsekve estas skribitaj: limo de kvanto da veturaĵoj, kosto, lasta tago kiam oni devas komenci uzi la bileton. (vere en tiu bildo ĉi tiuj linioj estas du antaŭlastaj, ĉar sur ĵus vendita bileto estas nur tri lastaj linioj)
Dum la unua uzo informo pri periodo de uzado estas printata. (en la unua linio)
Veturigado de pakaĵo pagatas aparte.
La bileto bezonas gardan konservon kaj uzon.
Konservu la bileton ĝis fino de la veturaĵo.
Falsado de biletoj estas punata laŭ leĝo."
Legu E-lingvajn konsilojn - Kiel uzi Moskvan metroon.
[redaktu] Teknikaj detaloj
Funkcias ekde 5.30 ĝis 1.00 ĉiutage. Larĝo de trako estas 1520 mm. Pasaĝeraj trajnoj estas elektraj kaj prenas elektron de tria relo. Tensio estas 750 V (en bornoj de subcentraloj — 825 V). Maksimuma rapideco - 80 km/h. Averaĝa rapideco kun haltoj - 42 km/h. Intervaloj - de 1.30 ĝis 3 minutoj.