Nicolas Sarkozy
El Vikipedio
Nicolas, Paul, Stéphane Sárközy de Nagy-Bocsa, alinomita Nicolas SARKOZY ( elparolo Dosiero ), naskiĝinta la 28-an de januaro 1955 en la XVII-a distrikto de Parizo, estas franca politikisto. Li nun estas prezidanto de Union pour un mouvement populaire (UMP), Ŝtatministro, respondeca pri internaj aferoj kaj prizorgado de la Teritoriokaj (Ministre d'Etat, chargé de l’Intérieur et de l’Aménagement du territoire) konsiloprezidanto de la de la Ĝenerala konsilantaro de la departemento Hauts-de-Seine. Li estas urbestrarano de Neuilly-sur-Seine, kies urbestro li estis de 1983 ĝis 2002.
Tre ambicia politikisto, kun persona stilo li oftege aperas en ĉiuj televidoj kaj tre evidente sciigas, ke li estas kandidato por la prezidentaj balotoj en 2007. Lia politiko estas liberala, kaj liaj kontraŭuloj ofte kritikis lian emon por perforto. Ankaŭ li estas tre naciisma, dirante post la CPE-a krizo, "kiu ne ŝatas Francion, tiu ne hezitu ĝin forlasi", aludante la ribelulojn de la ĉirkaŭurboj.
Li estas la ĉefa iniciatinto de la Leĝo pri enmigrado kaj integriĝo, akceptita en somero 2006.
Lia striktema politiko estas tamen tre ŝatita en Francio kaj li havas ŝancojn fariĝi prezidento en 2007 kun sia kontraŭulo Ségolène Royal, kandidatino de la Socialista Partio.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.