Ora Regulo
El Vikipedio
Ekzistas du versioj. La pozitiva versio: "Kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same" – La negativa versio: "Kion vi ne deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ ne faru al ili".
Tiu ĉi regulo troviĝas en multaj etikoj, ekz. en la ĉina, hinduisma, juda, kristana, islama; ĉe Konfuceo, Thales, Augustinus, Albertus Magnus, Thomas el Aquino, Hobbes, Voltaire, Herder, Zamenhof kaj multaj aliaj. Ĝi apartenas al la moralaj universalaĵoj. Por Zamenhof - konforme al Hilelo - ĝi estas bazo de ĉiu etiko.
Vd. ekz.: Malnova testamento, Tobio 4,16 (apokrifa); Nova testamento, Sankta Mateo 7,12 kaj Sankta Luko 6,31; Konfuceo, Lun-yü XV, 23; mahabharata XIII, 5571; Zamenhof, Deklaracio pri Homaranismo X.b. kaj Deklaracio de Hilelisto (Homarano) 10.b.
Jesuo diris "amu via proksimulon kiel vin mem". La spiritistoj komentas ke unue oni devas ami sin mem, ĉar sinmortigema homo, laŭ ora regulo, volus mortigi aliajn homojn, homo sen memamo, senhonorigus la proksimulon, ktp. Do la ora regulo por spiritistoj nepre inkluzivas amon al si mem.
Simile la katolikismo: Laŭ la katolika moralfilozofio "amu via proksimulon kiel vin mem" enhavas du ordonojn: 1. Amu vian proksimulon, 2. amu vin mem. Ne ami sin mem do estas peko.
Ekzistas ankaŭ aliaj filozofiaj eblecoj por eviti misinterpretadon de la regulo.