Pakto Ribbentrop-Molotov
El Vikipedio
La Pakto Ribbentrop-Molotov estis subskribita la 23-an de aŭgusto 1939 en Moskvo. (Oni parolas en la germana ankaŭ pri Hitler-Stalin-pakto.) La ministroj de eksteraj aferoj de Germanio kaj Sovetunio, do Vjaĉeslav Molotov kaj Joachim von Ribbentrop, interkonsentis pri reciproka neagreso kaj ekonomia kunlaboro.
Grava estis sekreta aldona prokotolo, laŭ kiu la du potencoj dividis orientan Eŭropon inter si. Sovetio nur en 1989 konfesis la ekziston de tiu aldona protokolo. Laŭ ĝi Pollando devis esti dividita inter Germanujo kaj Sovietunio sur linio de riveroj San, Vistulo kaj Narev. Laŭ ĝi Estonio, Finlando kaj Latvio povis esti okupataj de Sovetio.
Poste la pakto estis modifita kaj oni subskribis novan traktaton soveti-germanan pri limoj kaj amikeco nomitan "dua pakto Ribbentrop-Molotov". Laŭ ĝi orienta parto de Mazovio kaj Lublin aldonitaj estis al Germanujo, dum Sovetio okupis Litvon.
La pakto efektiviĝis, kiam je la 17-a de septembro 1939 Sovetunio atakis Pollandon 16 tagojn post atako de Germanujo.
En 1941 Hitler rompis la pakton atakante Sovetunion.
Kiam post la milito la germana ĉefministo Konrad Adenauer kaj la soveta ministro Vjaĉeslav Molotov disputis kaj Molotov atentigis la germanon pri germanaj militkrimoj, Adenauer respondis: Kiu subskribis kontrakton kun Hitler, ĉu vi aŭ mi?
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Joachim von Ribbentrop
- pakto pri neagreso