Peter Falk
El Vikipedio
Peter FALK (naskiĝis la 16,an de septembro, 1927 en Novjorko) estas usona aktoro. Li estas pranepo de Falk Miksa [falk mikŝa], liberala iama hungara ĉefredaktoro de la germanlingva gazeto Pester Lloyd, eldonita en Hungario.
Sian aktoran karieron li komencis en la 1950-aj jaroj, per prezentaĵoj en teatro kaj televido. Mondfamon li gajnis per sia ĉefrolo en la televidserio Columbo, kaj kvankam li intertempe en aro da aliaj filmoj aperis, la publiko ligas lian nomon ĉefe kun la personeco de la detektivo Columbo.
[redaktu] Listo de filmoj
- Pocketful of Miracles (Usono, 1961)
- Robin and the Seven Hoods (Usono, 1964)
- A Woman under Influence (Usono, 1974)
- Big Trouble (Usono, 1985)
- Der Himmel über Berlin (Germanio, 1987)
- The Princess Bride (Usono, 1987)