Poviato
El Vikipedio
Poviato estas administra nivelo en Pollando. Estas komparebla kun graflando, distrikto ktp en aliaj landoj.
En la jaro 2005 estis 379 poviatoj.
Poviato estas parto de vojevodio kaj ekzistaj el pluraj gminoj (komunumoj).
Estas en Pollando 65 urboj kun la statuso powiat grodzki. Temas pri urboj kun sendependa estraro (urba distrikto). Precipe temas pri urboj kun pli ol 100.000 enloĝantoj.