Projekto por LUG-Esperanto
El Vikipedio
LUG-Esperanto estas projekto por krei oficialan fakasocion pri Linukso kaj Esperanto. En la mondo ekzistas multaj asocioj pri GNU/Linukso kaj liberaj programaroj. Ĉi-tiu asocio estas oficiale en la lingvo "esperanto". Ekzistas jam multaj esperantistoj, kiuj laboras por traduki linuksaĵojn en esperanton. Oni povas trovi multege da TTT-paĝoj pri linukso en esperanto, sed nun havante oficialan asocion oni povas ricevi donacojn, subvenciojn, financi projektojn, ktp.
Enhavo |
[redaktu] Celoj
- unuigi la esperantistojn, uzantojn de la operaciuma sistemo GNU/Linukso kaj liberaj programoj.
- krei efikan portalon aŭ TTT-paĝojn pri la temo.
- disvastigi Linukson ĉe la esperantistoj.
- konvinki esperantistojn uzi Linukson kaj liberajn programojn.
- organizi renkontiĝojn dum esperanto-aranĝoj aŭ linuksaj renkontiĝoj.
- havi skipon, kiu helpas al membroj solvi problemojn (ekz.: uzado de ekzistanta presilo).
- organizi Premion dum UK por la plej bona tradukado, kreado de programo aŭ projekto.
- kunlabori kun UEA kaj aliaj asocioj.
- trovi komercan partneron por aĉeti malmultekoste inkojn, akcesoraĵojn kaj komputilojn.
- projektoj: ekzemple aldoni voĉon, paroladon al programo "OpenOffice" en esperanto.
[redaktu] Aliĝo
- La aliĝo estos senpaga (laŭ filozofio de GNU/Linukso), oni devos nur plenigi aliĝilon kaj sendi al la asocio per letero. Kompreneble donacoj estas bonvenaj.
[redaktu] La Projekto
Por kune agi skribu ĉi-tie.
- Lanĉo de la projekto (finita): http://www.promesobanko.com/linukso
- Dissendolisto ĉe : http://groups.google.com/group/eliberaprogramaro/
Post oficialigo de la asocio kun almenaŭ 10 membroj, okazos subskribo de la Statutoj de la Asocio
- Unua renkontiĝo : Lundo 31/07/2006 UK Florenco ĉambro nro 6 "Palazzo dei Congressi" - Pasis la referataĵo estas trovebla je la ligilo supre.
- Dua renkontiĝo : Ankoraŭ ne planita.
[redaktu] Linukso kaj Esperanto -nuntempe
- Gajim tradukita esperanten
- Fajrofokso, Mozilla, Tradukanto: ? nefinita, Eduardo Trápani ĉesis?
- Pri Debiano en esperanto
- OpenOffice.org - Oficeja programaro baldaŭ en esperanto
- Kelkaj konsiloj pri Linukso de Bertilo W.
- Internacia Televido kaj Linukso
- Pri Ubuntu en esperanto
- Franclingva prelego titolita "Linux : l'espéranto de l'informatique. Espéranto : le Linux des langues", farita de Tim Morley ĉe la Rencontre Mondiale du Logiciel Libre 2005, en Diĵono, Francio. [Atentu: 190Mb-a elŝuto.]
[redaktu] Tradukatas nun
- Plone, GPL, Tradukanto: Jan Ulrich Hasecke - Mankas tradukhelpon
- Xfce, traduko de Xfce4 - duon finita | Vikio de tradukantoj de Xfce4 | Statistiko
- KDE, Projekto de esperantigo de KDE
- GNOME, Projekto de esperantigo de Gnomo
- Enlightenment (nova versio nomata E17), BSD, Tradukita de Olivier
[redaktu] Ekstera ligiloj
- Aliaj ne-esperantistaj LUG: